Miklós Mészöly

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Miklós MÉSZÖLY [miklOŝ mEsoj], hungare Mészöly Miklós, Esperante Mikaelo Mészöly estis hungara verkisto kaj poeto.

Miklós Mészöly naskiĝis, kiel Molnár Miklós la 19-an de januaro 1919 en Szekszárd. Li mortis la 22-an de julio 2001 en Budapeŝto.

Enhavo

Biografio[redakti]

Miklós Mészöly frekventis universitaton en Budapeŝto, poste dum la 2-a mondmilito li estis militkaptisto en Serbio. Li komencis sian karieron en la 1940-aj jaroj. Baldaŭe li havis postenon en pupteatro. En la 1990-aj jaroj li iomete politikadis. Lia edzino estis Alaine Polcz. Li ricevis premion Kossuth en 1990 kaj pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Verkoj (selekto)[redakti]

  • Vadvizek (Neregulitaj riveretoj), noveloj, 1948
  • A bánatos medve (La malĝoja urso), fabelo, 1954
  • Fekete gólya (Nigra cikonio), porjunulara romano, 1960
  • Az atléta halála (Morto de la atleto), romano, 1966
  • Alakulások (Transformiĝoj), noveloj, 1975
  • Film (Filmo), romano, 1976
  • Kerti hangverseny (Ĝardena koncerto), fabeloj, 1977
  • Érintések (Ektuŝoj), eseoj, 1980
  • Esti térkép (Vespera mapo), poemoj, 1981
  • A negyedik út (La kvara vojo), eseoj, 1990
  • Az én Pannóniám (Mia Panonio), elektitaj verkoj, 1991
  • Lassan minden (Malrapide ĉio), teatraĵoj, 1994
  • Elégia (Elegioj), poemoj, 1997
  • Mesék (Fabeloj), fabelaro, 1998

Memorigilo[redakti]

En 2012 oni metis memortabulon en Budapeŝto pri Miklós Mészöly.

Fontoj[redakti]

  • Hungara Vikipedio