Miklós Ormándy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Miklós Ormándy [miklOŝ ormAndi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ormándy Miklós estis hungara pastro, monaĥo, instruisto, botanikisto.

Kovrilpaĝo de verko de Miklós Ormándy

Miklós Ormándy [1] naskiĝis la 28-an de septembro 1846 en Tölgyes. Li mortis la 30-an de novembro 1911 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Ormándy frekventis benediktanan gimnazion en Esztergom, en 1868 li aliĝis al la piaristoj. Li pastriĝis en 1873. Li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato de Kolozsvár en 1880, en la sekva jaro li doktoriĝis. Post siaj studoj li instruis en diversaj urboj de Hungara reĝlando, sed plej longe en Sátoraljaújhely. Ekde 1900 ĝis sia morto li instruis en Budapeŝto. Li verkis artikolojnlibrojn pri botaniko, li verkadis ankaŭ lernolibrojn, liaj fabeloj aperis en ĵurnaloj, revuoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Adatok a Mirabilis Jalappa tömlős edényeinek ismeretéhez (1881) - disertaĵo
  • A dohány (La tabako), (1895) - vidu la bildon
  • A növénynevek etymológiája (1906)
  • Mesék a virágokról (Fabeloj pri la floroj), (1911)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.