Miklós Ribiánszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Ribiánszky
Persona informo
Naskiĝo 2-an de majo 1915 (1915-05-02)
en Iszkaszentgyörgy
Morto 11-an de aprilo 1980 (1980-04-11) (64-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Miklós Ribiánszky [miklOŝ ribiAnski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ribiánszky Miklós estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, agronomo.

Miklós Ribiánszky [1] naskiĝis la 2-an de majo 1915 en Iszkaszentgyörgy. Li mortis la 11-an de aprilo 1980 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Ribiánszky frekventis mezlernejon en Székesfehérvár, poste agrikulturan akademion en Keszthely. Li eklaboris en bieno en Derekegyház en 1936. Dum la 2-a mondmilito li daŭre laboris, kiun li interrompis pro soldatiĝo, fine li plulernis en 1944 en tiam hungara urbo Kolozsvár. En la sekva jaro li iĝis militkaptito ĝis 1947 en Germana Regno. Hejmenveninta li aliĝis al la komunistoj kaj li ekhavis ŝtatajn postenojn. Inter 1955 kaj 1957 (kun interrompoj) li estis subministro, dume mallonge li estis ministro pri ŝtataj bienoj. Post falo de Hungara revolucio de 1956 li havis ŝtatajn postenojn ĝis la pensiuliĝo en 1975.

Li multe okupiĝis pri la industria fiŝkaptado kaj fiŝbredado. En 1953 li ricevis premion Kossuth.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Állattenyésztésünk fejlesztésének főbb kérdései (1955)
  • A halászat története, tógazdasági haltermelés (1960)
  • Tógazdasági üzemtan (1964)

Fontoj[redakti | redakti fonton]