Miklós Simonovits

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SIMONOVITS Miklós [ŝimonoviĉ miklOŝ] (naskita la 4-an de septembro 1943 en Budapeŝto) estas hungara matematikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2007). Lia patro estis István Simonovits.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Simonovits frekventis universitaton en Budapeŝto de 1962 ĝis 1967, poste tuj li ekinstruis samloke en la universitato. En la 1980-aj jaroj li akiris postenon en matematika instituto. Li ofte estis gastoprofesoro en Kanado kaj Usono, krome li esploris ekzemple en Moskvo kaj Prago. Li doktoriĝis en 1981 antaŭ la akademio. Li okupiĝas precipe pri grafeteorio. Li ricevis memormedalon en 1989, premion en 1993.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A limit theorem in graph theory (kune kun Pál Erdős en 1966)
  • On the Structure of Edge Graphs-2 (1976)
  • Supersaturated Graphs and Hypergraphs (kune kun Pál Erdős en 1983)
  • Random Walks in a Convex Body and an Improved Volume Algorithm (kune kun László Lovász en 1993)
  • Stabilitási módszerek alkalmazása a gráfelméletben (2008)

Fontoj[redakti | redakti fonton]