Mikronovao

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mikronovao estas eksplodema stela fenomeno kun forto de ĉirkaŭ unu milionono de tiu de klasika novao. La fenomeno estas kaŭzita de amasiĝo de materio el la medio de la stelo, kiel de kunula stelo.

Teamo de la Eŭropa Suda Observatorio anoncis la 20-an de aprilo 2022, ke ili identigis tri blankajn nanajn mikronovaojn uzante datumojn de la kosmoteleskopo TESS.[1]

La suno[redakti | redakti fonton]

Kiam Neil Armstrong faris stereoskopajn bildojn de la luna surfaco dum la misio Apollo 11, li vidis brilantajn makulojn kiuj aspektis kiel vitro.[2] Astrofizikisto Thomas Gold analizis la fotojn kaj sugestis, ke la vitriĝo povus esti la rezulto de "malgranda nova-simila erupcio" de la suno.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]