Militŝipa batalo de Gvineo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rekonstruo aktuala de karavelo portugala.

La militŝipa batalo de Gvineo estis milita kontraŭstaro kiu okazis en 1478 en Elmina (ĉe la marbordo atlantika de Gvineo) inter ŝiparoj portugala kaj alia kastilia en la kadro de la Milito de Kastilia Sukcedo.

La gereĝoj de Kastilio estis preparinte du ŝiparojn: unu por komerci ĉe la Ormino (nuna Elmino) kaj alia por la konkero de la insulo Gran Canaria. Ambaŭ navigis kunaj el Sanlúcar de Barrameda ĝis la Kanarioj kaj tie separiĝis. La alveno de portugala ŝiparo fuĝigis plej parton de la kanaria ŝiparo, kiu pro tio ne povis konkeri la insulon. La portugaloj siaflanke ankaŭ ne kapablis elŝipiĝi en Gran Canaria kaj decidis retiriĝi al la Iberia Duoninsulo, sed tiam bonŝance kaptis kelkajn kastiliajn ŝipojn ŝarĝitajn el manĝo, kaj pro tio ili ŝanĝis planojn kaj direktis sin al Gvineo.

La alia kastilia ŝiparo alvenis al Elmina senprobleme kaj akiris grandajn kvantojn de oro ŝanĝe de diversaj objektoj. Tamen la tro enspezemo de la komerca reprezentanto de la ŝtato restigis ilin kelkajn monatojn kaj la portugala ŝiparo povis alveni. La kastilianoj, kiuj estis malfortiĝintaj pro tropikaj malsanoj kaj senaktiveco, estis atakataj surprize, malvenkitaj kaj enprizonigite alportitaj al Lisbono.

Danke al oro akirita per tiu venko, la portugala reĝo Alfonso la 5-a povis rekomenci militon teran kontraŭ Kastilio, kie krome la novaĵo de la gvinea malvenko senkuraĝigis la loĝantaron kaj estigis kritikojn kontraŭ la reĝo Fernando. Kiam oni subskribis la pactraktaton venontjare, la rezulto de la ŝipbatalo de Gvineo estis probable pozitiva kaj decidiga por ke Portugalio akiru disdonon de la Atlantiko ege favoran, akirante ekzkluzivan kontrolon de tuta Gvineo, krom aliaj teritorioj atlantikoj.