Milostovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Milostovice
germane Milostowitz, pole Miłostowice
vilaĝo
Placo Praskovo náměstí en Milostovice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Milostovice
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Opava
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Opava
Montaro Nízký Jeseník
Tipo de parto Urba parto
Situo Milostovice
 - koordinatoj 49° 57′ 05″ N 17° 49′ 52″ O / 49.95139 °N, 17.83111 °O / 49.95139; 17.83111 (mapo)
Areo 5,15 km² (515 ha)
Loĝantaro 305 (2021)
Denseco 59,22 loĝ./km²
Unua skribmencio 1255
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 746 01
Situo de enkadre de Ĉeĥio
Situo de enkadre de Ĉeĥio
Situo de enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Nuntempaj partoj de Opava
Nuntempaj partoj de Opava
Nuntempaj partoj de Opava
Vikimedia Komunejo: Milostovice
Retpaĝo: milostovice.opava-city.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Milostovice (germane Milostowitz, pole Miłostowice) estas urba parto, katastra teritorio kaj samtempe mem-administra parto de statuta urbo Opava en Ĉeĥio. La vilaĝo etendiĝas proksimume 5 km okcidente de Opava en milde ondiĝinta pejzaĝo de montetaro Zlatnická pahorkatina, la nordorienta cismontaro de Nízký Jeseník.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri ekzistado de la vilaĝo devenas el la jaro 1255. En la jaro 1899 ĉi tie estis fondita agrikultura kooperativa distilfarejo por Milostovice kaj ties ĉirkaŭaĵo, kiu prilaboris terpomojn kaj aliajn amelhavajn materialojn por distilado. Post la 2-a mondmilito la distilfarejo estis naciigita. En la jaro 1930 la municipo estis elektrigita.

Ĉi tiea naskiĝinto Vincenc Prasek (1841-1912) komune kun siaj amikoj fondis unu el la unuaj sindikatoj de Matice slezská. En la jaro 1933 oni konstruis al la historiisto kaj nacia vekanto monumenton, en la jaro 1946 estis senvualigita memortabulo sur lia naskodomo.

Proksime de Milostovice estiĝas ekde la jaro 1995 monumento de antaŭmilitaj ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj. La areo konsistas el tri infanteriaj fuortoj ( OP S-25 "Trigonometr", OP S-26 "Milostovice", OP S-27 "Paletovo pole" ) kaj el du malpezaj objektoj modelo 37A.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Fotoj[redakti | redakti fonton]