Mindelheim
Mindelheim estas urbo en la federacia lando Bavario de Germanio. Ĝi estas la administra centro de la distrikto Unterallgäu (Malsupra Algovio) en la bavara distriktaro Ŝvabio, de la federacia lando Bavario de Germanio. Krome ĝi estas parto de la regiono Danubo-Iller, kiu kovras teritorion kaj de Baden-Virtembergo kaj de Bavario.
Geografio
La urbo situas borde de la rivereto Mindelo, kiu donis la la urbo la nomon.
Urbopartoj de Mindelheim estas: Bergerhausen, Doldenhausen, Gernstall, Heimenegg, Jägersruh, Katzenhirn, Lohhof, Mindelau, Nassenbeuren, Oberauerbach, Sankt Anna, Sankt Georg, Unggenried, Unterauerbach, Untere Ziegelhütte, Weihermühle, Westernach kaj Wiesmühle.
Partneraj urboj
- Bourg-de-Péage en Francio
- East Grinstead en Anglio (Britio)
- Sant Feliu de Guixols en Katalunio (Hispanio)
- Schwaz en Aŭstrio
- Termeno (Tramin) en la Provinco Bolzano de Italio
- Verbania same en Italio
Enurbiĝoj
- Heimenegg (1-a de januaro 1965)
- Gernstall (1-a de oktobro 1971)
- Unterauerbach kaj Westernach (1-a de januaro 1976)
- Mindelau (1-a de julio 1976)
- Oberauerbach (1-a de januaro 1978)
- Nassenbeuren (1-a de majo 1978)