Ministro
Ministro, el latine minusa "(= malpli alta) servisto", nun membro de ŝtata registaro estranta difinitan fakon de la ŝtataj aferoj. Tiu fako estas kutime nomata ministerio. En kelkaj ŝtatoj, ekz. Usono, Filipinoj aŭ Unuiĝinta Reĝlando, oni uzas la titolon "sekretario" (secretary). En kelkaj orientaj ŝtatoj la vorto "veziro" estas uzata.
Vidu plie
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri ministro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Aŭ ministran postenon, aŭ pundoman katenon. ” „ Kiun reĝo protektas, tiun ministro elektas. ”