Minusklo 714

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo


MANUSKRIPTOJ DE LA NOVA TESTAMENTO
“Minusklo 714”
Minusklo 714, manuskripto de la 13-a jarcento konservita en la British Library.
enhavo = Evangelioj, dokumentoj de la kristanaj literaturoj kaj fragmentoj de la Sentencoj de Petro Lombarda
epoko = 13-a jarcento
subporto = Pergameno
skribotipo = Bizanca
lingvo = Antikva greka
kategorio = V
grando = 338 folioj, unukolumne skribitaj kun 22 linioj ĉiupaĝe
indica sistemo = Divido en ĉapitroj
origino = Nekonata
fonto = Korfuo (Grekio), fine aĉetita de la Brita Muzeo
konsrvadostato = Bona
konservadloko = Brita Biblioteko en Londono
apartaĵo = Korektita de la kopiisto mem

Minusklo 714 (laŭ la numerado pri bibliaj manuskriptoj de Gregory-Aland), kaj “1392” laŭ (von Soden).[1] estas manuskripto de la Nova Testamento greklingva, minuskla, surpergamena, paleografie atribuita al la 13-a jarcento. Ĝi estas mankoplena.[2]

Ĝi entenas ankaŭ fragmentojn de Libri Quattuor Sententiarum aŭ Sentencoj de Petro Lombarda.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Minusklo 714 entenas la tekston de la kvar Evangelioj sur 338 pergamenfolioj (dimensie 13,8 cm x 9,5 cm), kun unu sola teksta manko.[3]

La teksto estas skribita unukolumne kun 22 linioj sur ĉiuj paĝoj.[4] La manuskripto estas ornamita, la grandaj komencaj literoj estas ruĝaj, tiaj estas ankaŭ komencaj malgrandaj.[5]

La teksto estas dividita laŭ kutimo de la antikva greka sistemo, nome en ĉapitroj (κεφαλαια), kies numeroj estas signataj marĝene de la teksto kun la titoloj de la ĉapitroj (τιτλοι) skribitaj sur la paĝa alto. Prezentiĝas ankaŭ alia divido rimarkiganta la plej malgrandajn sekciojn diritajn “Amoniaj (el Amonio el Aleksandrio), kies numeroj estas signitaj marĝene, kun referencoj al la eŭsebiaj kanonoj.[6]

En tiu manuskripto estas entenataj ankaŭ la Epistolo al Karpiano, Incipitoj, Enkondukoj, la eŭsebiaj tavoloj, la listo de la ĉapitroj supre la unua paĝo de unuopa evangelio. Aperas marĝene ankaŭ markoj indikantaj la legaĵaron kaj aliajn liturgiajn librojn, subskriboj ĉe la fino, kaj nombraj greklingvaj skizoj ((στιχοι)).[7]

La manuskripto entenas fine sep orumitajn miniaturojn, kvar el kiuj kun simboloj de la kvar evangeliistoj, kaj tri kun portretoj de tri evangeliistoj (mankas tiu de Luko).

Kiel jam dirite, en ĝi estas entenataj fragmentoj de la Sententiae de Petro Lombarda (dimemsie 13 x 8 cm). La komencaj grandaj literoj brilas ruĝkolore orumitaj dum la komencaj malgrandaj lazurkolore.[8]

La originala teksto de la manuskripto estis korektita de la kopiisto mem, laŭ Scrivener (vidu bibliografion)

Teksto[redakti | redakti fonton]

La greka teksto de la kodesko apartenas al al teksta bizanca tipo. Hermann von Soden ĝin aligis al la Kx[9]. Kurt Aland ĝin lokigis en la Kategorio 5-a. [10]

Historio de Minusklo 714[redakti | redakti fonton]

Spertuloj ĝin datigas al la 13-a jarcento, kiel Caspar René Gregory, al la 3-a aŭ 4-a jarcentoj [11] La origina loko restas nekonata.

La manuskripto estis portita el Korfuo de Dean Burgon, apartenis poste al F. Rose, kaj fine aĉetita de British Museum en 1893 (kune kun Minusklo 715 kaj Minusklo 716).[12]

Ĝi estis aldonita al la listo de la manuskriptoj de la Nova Testamento signitaj “56” de Scrivener kaj “714” de Gregory .

De 2010 la Minusklo 714 estis lokita en la British Library (Egerton 2783) en Londono.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. K. Aland; M. Welte, B. Köster, K. Junack, Kurzgefasste Liste der griechischen Handschriften des Neues Testaments, Berlin, New York, Walter de Gruyter, 1994, pp. 89. ISBN 3110119862.
  2. Hermann von Soden, Die Schriften des neuen Testaments, in ihrer ältesten erreichbaren Textgestalt / hergestellt auf Grund ihrer Textgeschichte (Berlino 1902), vol. 1, p. 187.
  3. Caspar René Gregory, Die griechischen Handschriften des Neuen Testament, Lipsia, J. C. Hinrichs'sche Buchhandlung, 1908, pp. 73.
  4. Vidu ĉe Aland.
  5. Vidu ĉe Gregory
  6. Temas pri sistemo de indicado uzita antaŭ ol oni elpensis la nunajn sistemojn de dividado.
  7. Frederick Henry Ambrose Scrivener; Edward Miller, "A Plain Introduction to the Criticism of the New Testament", vol. 1, fourth, London, George Bell & Sons, 1894, pp. 256. ISBN.
  8. Minuscule 714 ĉe British Library
  9. Frederik Wisse, The profile method for the classification and evaluation of manuscript evidence, as Applied to the Continuous Greek Text of the Gospel of Luke, Grand Rapids, William B. Eerdmans Publishing Company, 1982, pp. 65. ISBN 0-8028-1918-4.
  10. Aland Kurt.
  11. Vidu Caspar René Gregory.
  12. Vidu Caspar René Gregory.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Caspar René Gregory,Textkritik des Neuen Testaments, 1900, Leipzig, volumo 1, paĝoj 215
  • K. Aland; M. Welte, B. Köster, K. Junack, Kurzgefasste Liste der griechischen Handschriften des Neues Testaments, Berlin, New York, Walter de Gruyter, 1994, pp. 89. ISBN 3110119862
  • Hermann von Soden, Die Schriften des neuen Testaments, in ihrer ältesten erreichbaren Textgestalt / hergestellt auf Grund ihrer Textgeschichte (Berlino 1902), vol. 1, p. 187
  • Caspar René Gregory, Die griechischen Handschriften des Neuen Testament, Lipsia, J. C. Hinrichs'sche Buchhandlung, 1908, pp. 73
  • Frederick Henry Ambrose Scrivener; Edward Miller, "A Plain Introduction to the Criticism of the New Testament", vol. 1, fourth, London, George Bell & Sons, 1894, pp. 256. ISBN

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]