Mira-Bhajandar
| Mira-Bhajandar | |
| urbo | |
| Oficiala nomo: Mira-Bhajandar | |
| Lando | Barato |
|---|---|
| Situo | Mira-Bhajandar |
| - koordinatoj | 19°17′00″N 72°51′00″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 19.283333 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">19.283333°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Loĝantaro | 915 983 (2009) |
| Horzono | UTC + 5:30 |
Mira-Bhajandar (marate मीरा भयंदर) estas metropolo, antaŭurbo de Mumbajo en Barato, en subŝtato Maharaŝtro apartenanta al urbaro de Mumbajo.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Mira-Bhajandar situas laŭ okcidenta marbordo de la lando kaj ankaŭ sur insulo. Laŭ la maro precipe mangrovoj kreskiĝas. La urbo konsistas el loĝkvartaloj, sed ankaŭ la industrio kaj la butikaro trovis konvenajn lokojn. Mumbajo troviĝas 40 km-ojn.
Historio [redakti]
En la 1970-aj jaroj en Mumbajo la loĝado alte kreskis, tial oni serĉis lokojn pli konvenajn. En tiu loko pli frue estis agrikulturaj kampoj, ĝangalo kaj fiŝkaptista vilaĝo. Mira-Bhajandar konsistis el 2 urboj: Mira kaj Bhajandar.
Trafiko [redakti]
Mira-Bhajandar havas bonajn vojajn kaj fervojajn kontaktojn kun Mumbajo. En la urbo aŭtobusoj kaj rikiŝoj liveras la pasaĝerojn. La plej proksima flughaveno troviĝas 26 km-ojn.
Klimato [redakti]
Mira-Bhajandar havas tropikan klimaton, kie regas varmegaj someroj, ne malvarmaj vintroj kaj musono, (la lasta daŭaras inter junio-septembro). Jare pluvas po 2000-3000 mm. La averaĝa temperaturo estas 27 °C.
Vidindaĵoj [redakti]
- temploj (ankaŭ romkatolika)
- Nacia parko estas proksime