Mirecourt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Mirecourt

blazono mapo
urba blazono situo de la urbo Mirecourt en Francio
Bazaj datumoj
Regiono: Loreno (Lorraine)
Departemento: Vogezoj (Vosges)
Arrondissement: Neufchâteau
Koordinatoj: 48° 18' Norde, 06° 07' Oriente
Areo: 12,12 km²
Enloĝantoj: 6.400 (dum 1999)
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)

Mirecourt estas urbo en la nordoriento de Francio. Ĝi situas en la departemento Vogezoj (france Vosges) de la regiono Loreno (france Lorraine).

Geografio[redakti | redakti fonton]

La pli granda urbo Nancy troviĝas pli-malpli 50 kilometrojn norde. Proksimas la aŭtoŝoseo A 31 (Beaune - Luksemburgo), kaj la rivero Madon.

La rivero Madon en Mirecourt


Historio[redakti | redakti fonton]

La urbon fondis la romianoj. Ekde la 13-a jarcento ĝi estis parto de la tiuepoka germanlingva dukejo Loreno (germane Herzogtum Lothringen), ekde 1766 apartenas al Francio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Mirecourt havas vidindan mezepokan urbocentron, muzeon pri konstruado de violonoj kaj plian muzeon pri mekanikaj muzikiloj. Tiu ampleksa dediĉo al muzikiloj fontas el tio, ke ekde la 17-a jarcento, la urbo estis fama centro de violon-konstruistoj. La plej konata el ili estis Jean Baptiste Vuillaume.

Partnera urbo[redakti | redakti fonton]

Partnera urbo de Mirecourt estas

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]