Miristikacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Miristikacoj
muskatarbo Myristica fragrans
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Subklaso: magnoliedoj Magnoliidae
Ordo: magnolialoj Magnoliales
Familio: miristikacoj Myristicaceae
R.Br.[1]
miristiko Myristica
Gronov.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Myristica fragrans - Köhler–s Medizinal-Pflanzen-097.jpg
Myristica fragrans - Köhler–s Medizinal-Pflanzen-097

La miristikacoj[2] (latine Myristicaceae) estas planta familio el angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo magnolialoj (Magnoliales). Ĝi enhavas 21 genrojn, kaj 170 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas miristiko[2].

Tiuj plantoj troviĝas en la tropikaj kontinentaj areoj. Ili estas monoikaj aŭ dioikaj. La floroj estas unuseksaj, grupiĝas en infloresko. La florpartoj formiĝas en rondoj. La ovario estas unugrajna kaj elformiĝas nur el unu karpelo.

La plej konata specio estas la bonodora miristiko, aŭ muskatarbo[2] (Myristica fragrans) devenanta el la Molukoj. Ĝi estas kultivata ĉie en la tropikoj, precipe pro ĝia semo, la muskato[4], kiun oni uzas raspinte kiel spicaĵon.

Oni produktas el la grajno eĉ buteron. Ĉar la grajno entenas la venenan miristikinon, tiel konsumado de duona nukso povas kaŭzi morton.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (1 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[5]:

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]