Misia domo Sankta Ruperto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
misia domo Sankta Ruperto
privata gimnazio

Misia domo Sankta Ruperto (germane: Missionshaus St. Rupert) troviĝas en Bischofshofen, Aŭstrujo, fondite de Arnold Janssen. Gastigas ĝi nun nur privatan gimnazion. Ĝi situas supre de Bischofshofen en la urbokvartalo Kreuzberg.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post decido pri fondo en 1904 metiĝis la fundamenta ŝtono en la 1906-a jaro kaj en 1907 jam ekis la lerneja funkcio. Post eksplodo de la Unua mondmilito ĝi servis kiel milita hospitalo. Inter 1925 kaj 1929 aldoniĝis kirko. Post Anschluss la misia domo estis nuligita kaj iĝis lazareto. En 1946 reenstaliĝis la lernejo; restaŭradoj estis en 1964/65 kaj 1975 kaj pli malfrue kontinue.

Misia domo[redakti | redakti fonton]

La kvaretaĝa larĝa komplekso kun pluraj alkonstruitaĵoj kaj flankaj ejoj stariĝis kaj pligrandiĝis paŝo post paŝo. La ĉefa domo ueste havas angulan avankorpon kun resaltanta meza fasado kaj masonita gablosupro. Norden estiĝis alkonstruoj, suden aldoniĝis preĝejo. Tiel sin formis interna korto.

Privata misia gimnazio[redakti | redakti fonton]

La privata gimnazio ĝuas pri ŝtata aprobo kun humanisma branĉo ekde la kvina klasoŝtupo (instruo de la helena lingvo). Alia branĉo estas realisma.[1] La ŝirmoorganizo de la familio de Steyl ĉesis en la jaro 2018-a kaj transprenis ĝin la Asocio de ordenaj lernejoj en Aŭstrujo (VOSÖ). Tiumaniere daŭrigota estu la religia karaktero de tiu ĉi institucio.[2]

Havas la lernejo ĉ. kvar centojn da lernantoj.[3]

Ruperto-kirko[redakti | redakti fonton]

La novbaroka kirko Kreuzbergkirche, kvazaŭ la suda flanko de la misia domo, havas supre de soklo-etaĝo fasadon kun pilastraj vicoj kaj malalta ĥorejo kun multangula finiĝo. La 47,5 metrojn alta turo kun angulpilastroj ĝuas en la sonorila etaĝo pri rondarkfenestroj kaj bulba kupolo.

longa navo
orgena galerio

La sepnavera, rektangula longa navo sub barelvolbo havas rondarkaj truoj je la flankaj kapeloj. Supre de la flankaj kapeloj estas rondarkoza galeria etaĝo kun unuiĝo al la uesta orgena galerio. Malantaŭ rondarka triumfarko estas pavime altigita altarejo.

La ĉefaltaro de 1961 havas retablon de la pentristo Wolfram Köberl bildigante Sanktan Ruperton kun du flankaj kolonoj. Supre ŝvebas la Sankta Spirito en radianta korono kun flankantaj anĝeloj. La flankaj altaroj de 1929 (maldekstre Kristoreĝo-altaro, dekstre Mario-altaro) havas figurojn de la plej sankta koro de Jesuo respektive de la Dipatrino. Krome troviĝas flankare modestaj kaj modernaj lignaj altaroj:

La orgenon faris la entrepreno de Dreher & Heinisch kiu ekfunkciis en 1950.

tombejo

Tombejo kun kapelo[redakti | redakti fonton]

La en 1910 aranĝita tombejo situas oriente de la misia domo ĉe antaŭarbara senarbejo ĉirkaŭate de muro. La novgotika, rektangula kapelo havas rondan finiĝon sub selotegmento kun masonita orielo (malsen parapeto), flankaj vandaj kaj apogaj pilastroj kaj firstotureto. Tombeje estas ankaŭ la tomboj de 79 soldatoj kiuj mortis lazarete.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Katholisches Pfarramt Bischofshofen: Die Kirchen von Bischofshofen, p. 40-43 (=Christliche Kunststätten Österreichs, 580). Verlag St. Peter, Salzburg 2016.
  • Die Kunstdenkmäler Österreichs. Dehio Salzburg 1986, Bischofshofen, Missionshaus St. Rupert, Missionskirche hl. Rupert im südlichen Trakt, Friedhof östlich des Missionshauses St. Rupert in einer Waldlichtung, p. 49–50.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Besondere Inhalte, steyler.eu
  2. artikolo ĉe SalzburgWiki
  3. Missionsprivatgymnasium St. Rupert - Bischofshofen, Katechetisches Amt der Erzdiözese Salzburg, katamt.kirchen.net
  4. Ferdinand Kubitschek (1912–1992): ekspozicio en 2012
47.43410513.222317624