Miss Universo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo kie montriĝas la landoj venkintaj en la konkurenco Miss Universo kaj kiom da fojoj ili venkis: oni notu hegemonion de Usono en usona kaj usoneca inventaĵo.

Miss Universo estas titolo de virina belo. Supozeble gravass ankaŭ eleganto, inteligento, sinteno, pozmaniero kaj certiĝo. La kandidatinoj devenas el diversaj mondopartoj.

La kandidatinoj reprezentas unike sian landon kaj la venkintino havas tiun titolon dum unu jaro. Miss Universo 2011 estas Leila Lopes de Angolo.

Miss Universo estas populara konkurenco en multaj aziaj landoj kaj ĉefe ankaŭ en latinamerikaj. En plej parto de Karibio, Eŭropo kaj Afriko estas konata sed malmulte sekvata.

La aktualaj posedantoj de la konkurenco estas la usona televidkanalo NBC kaj la usona milionulo Donald Trump. Ili kun kunformas la Miss Universe Organization L.P., LLLP kie prezidantino estas Paula Shuggart.