Misty

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Misty estas ĵaza titolo, kiun komponis en 1954 pianisto Erroll Garner. Per la poste aldonita teksto de Johnny Burke la kanto fariĝis ankaŭ daŭra ero de la repertuaro de la popularmuziko.

La kanto

Misty ekestis onidire dum flugo ekde San-Francisko trans Denvero al Ĉikago dumvide de impona ĉielarko kaj fajnaj pluvokurtenoj, kiuj preterpasis. Garner komence ne notis la baladon kaj ŝanĝis je fruaj prezentadoj eĉ la akordan kaj taktan sinsekvojn. Nur en 1955 la kanto estis finfine fiksita laŭ la kantoformo A-A'-B-A' en 32 taktoj kaj la tonalo E♭-maĵoro. La akoddsinsekvo de la partoj A similas al tiu de Cherokee.

En 1955 Johnny Burke verkis tekston, kiu estis konceptita per la titolo Misty („nebula“) de komence sentimentala, sed akcentis, ke amo kaj karesemo estas pli bonaj ol zorgo aŭ orientiĝo pri la hieraŭo. Tiam ankaŭ ludos mil violonoj.

Graveco

La peco jam frue evoluis al ĵaza normkanto, de kiu liveris novversiojn Ella Fitzgerald, Sarah Vaughan (1959), Billy Eckstine (1960), Frank Sinatra, Peggy lee, Dakota Staton, Etta James, June Christy kaj Carmen McRae. Pianistoj kiel Ahmad Jamal, Duke Jordan, George Shearing, Oscar Peterson aŭ John Hicks novinterpretis la pecon. Aŭdindajn saksofonversiojn surdiskigis Ben Webster, Benny Waters, Dexter Gordon, Eddie Lockjaw Davis, Ricky Ford kaj Dave Koz. Bob Brookmeyer surdiskigis la kanton en 1964 kun Stan Getz kaj Herbie Hancock. La Five Trombones ĉirkaŭ Frank Rosolino interpretis la kanton Misty kun la kantensemblo The Four Freshmen. Ankaŭ gitaristoj kiel Jim Hall (1976) kaj Larry Coryell (1993) prezentis ĝin.

Literaturo

  • Hans-Jürgen Schaal (Hrsg.) Jazz-Standards. Das Lexikon; Bärenreiter, Kassel, 2004 (3-a eldono); ISBN 978-3-7618-1414-7

Eksteraj ligiloj