MoVado 5 Steloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
MoVado 5 Steloj
MoVimento 5 Stelle
partio
Lando  Italio
Fondiĝo 2009
Lingvo(j) Itala
Ĉefa sidejo neniu (interreta)
Ideologio interreta kaj rekta demokratio, ekologio.
Retejo www.movimento5stelle.eu
vdr

MoVado 5 Steloj (itale: MoVimento 5 Stelle, M5S) estas itala politika partio, kvankam ĝi difinas sin "libera asocio de civitanoj", "nepartio"[1] kaj ĝenerale rifuzas la difinon "partio". Ĝi estas fondita la 4an de oktobro de 2009 de komikisto Beppe Grillo kaj de entreprenisto Gianroberto Casaleggio post sperto gajnita per movado Amici di Beppe Grillo (Amikoj de Beppe Grillo), kiu estis aktiva de 2005 kaj presentiĝanta en balotoj ekde 2008 kun pluraj Liste Civiche a Cinque Stelle (Civitanaj Listoj Kvin-stelaj).[2]

La kvin steloj de la nomo kaj emblemo reprezentas la temojn: akvo publika, transportoj elteneblaj,ekonomia evoluigo, interreta aliro kaj medio.[3][4] Ĝi ankaŭ rifuzas klasadi sin dekstra aŭ maldekstra partio, sed preferas difini sin postideologia partio, kiu proponas kaj klopodas efektivigi ideojn sendepende de ideologio, sub kondicio ke la "kvin steloj" estas observataj.

Prezentiĝinta por italaj urbaj kaj regionaj balotoj, en 2013 unuafoje prezentiĝas por nacia baloto.

Antaŭ la naskiĝo de MoVado Kvin Steloj

En 2005 naskiĝas blogo beppegrillo.it, kaj kvamkam estas en la itala (kelkaj artikoloj estas tradukataj en la anglan kaj la japanan), dum tre mallonga tempo iĝas la sepa blogo plej vizitata de la Planedo. En ĝi oni parolas pri temoj kiel libera informado, verda ekonomio kaj ekologio, energifontoj renovigeblaj kaj italaj politikaj kaj sociaj problemoj, kiel malŝparemo kaj privilegioj de la politika klaso, krimino, financo. La ideo pri M5S venis post kelkaj spertoj kaj eksperimentoj ĉirkaŭe la blogo de Beppe Grillo por efektive realigi tiujn temojn.

Renkontiĝoj per "Meetup"

La aktivuloj sin renkontadis por diskuti pri lokaj temoj en la tuta Italio, laŭ principo ke la loka civitano konas sian teritorion kaj povas denunci lokajn problemojn kaj proponi solvojn. La sumo de tiuj problemoj povus helpi la tutan Italion. Tiam neniu kredis, ke tia movado povus akiri bonan rezulto en naciaj balotoj. Renkontiĝoj estis organizataj per platformo Meetup.

V-Tagoj

Aktivuloj organizis tagojn por protesti kontraŭ la italan sistemon, nomitaj V-day (V-Tagoj); la nomo estas rezulto de kunigo de la itala vortaĉo por "forfiku, iru pugen" kun la angla vorto "day" por eksprimi la koleron de civitanoj kontraŭ la "kasto", la politikistaro kaj ĝia kontrolo super informado. La unua V-tago estis la 8an de septembro de 2007, kaj je la fino de la tago oni kontis preskaŭ 350 000 subskribojn por la leĝo por "pura parlamento", t.e. sen kondamnitoj. La 25an de Aprilo 2008 estis la dua V-Tago proponanta abolicii publikajn financadojn kaj kontrolon de politiko super gazetaro, leĝon Gasparri kaj la Liston de Ĵurnalistoj. Tiuj tagoj ne gajnis iun praktikan rezulton, ekzemple la leĝpropono por pura parlamento ankoraŭ ne estis pridiskutita en parlamento.

Subteno al iuj politikistoj

Samtempe oni klopodis elektigi homojn sendependajn de partioj en komunaj kaj Eŭropo, kun la celo deklarita enigi civitanon en politikon. Naskiĝis Listoj Civitanaj, kaj aldone du homoj partoprenis al eŭropa baloto senpartie kun subteno de la blogo: Sonia Alfano kaj Luigi De Magistris. Post la baloto, Sonia Alfano kaj Luigi De Magistris aliĝis al IDV (Itala maldekstra partio) elrevigante la elektintojn.

Naskiĝo de MoVado 5 Steloj (M5S)

La 4an de oktobro de 2009 naskiĝis MoVado 5 Steloj, kun la celo sendependiĝi de profesiaj politikistoj kaj meme proponi siajn projektojn. Tiu dato ne estis hazarda, sed estas la tago de Sankta Francisko el Asizo, la sanktulo kiu predikis malriĉecon kaj kontraŭ la koruptado de tiama eklezio[5]. M5S estas politika movado bazita sur Interreto kaj sur la principo de rekta demokratio, kaj la majuskla V en la nomo estas memoraĵo de V-Tagoj. La sistemo de demokratio estas interreta, tio estas uzi novajn teĥnologiojn por decidi kaj partoprenigi kiel eble pli da homoj en proponoj kaj decidoj, sed ankaŭ por kontroli la reprezentantojn elektitajn, kiuj rajtas kandidatiĝi ne pli ol 2 fojojn kaj devas publikigi siajn elspezojn interrete. La elektitoj de M5S en urbaj, regionaj aŭ naciaj balotoj malaltigis sian salajron ĝis 25% (-75%) kaj batalas kontraŭ la tro multa mono en politiko.

Balotoj

Dum 2010-2012 M5S prezentiĝis en urbaj kaj regionaj balotoj evitante la provincajn balotojn, ĉar unu el la programeroj estas forigi provincojn. La 24-an kaj 25-an de februaro 2013 unuafoje M5S partoprenis en nacia baloto, laŭ sondoj ĝi estis unu el la 3 pli fortaj partioj, sed poste ĝi surprizis ĉiujn akirante 25,5% da voĉdonoj, pli ol ĉiu alia partio[6]. Tamen, ĉar M5S ne alianciĝis kun aliaj (laŭ siaj principoj) ĝi estis nur la tria en la ĝenerala rezulto. Pro la elektokampanjo nomata "Tsunami tour" (Turneo Cunamo), Beppe Grillo parolis en placoj de 77 italaj urboj, kaj li finis en Romo la 22-an de Februaro, kie, krom kandidatoj, ĉeestis kaj parolis ankaŭ Gianroberto Casaleggio. Malgraŭ Grillo promesis eldoni intervjuon en iu itala elsendo, li ne aperis rekte en televidiloj, kaj elektokampanjo estis preskaŭ nur interrete (ĉefe per la jutuba kanalo "La cosa"). Intervjuojn li eldonis por neitalaj televidoj, ĉar li konsideras la italajn amaskomunikilojn kunrespondecaj, kvazaŭ subtenantoj de la nunaj italaj politikistoj (li mem estis elpelita de publika televido post li diris satiran spritaĵon en 1986 pri la tiama itala socialista partio). Tio altiris kritikojn, kiel ankaŭ la malpermeso al M5S-anoj partopreni en politikaj parolspektakloj en televido por paroli en nomo de la tuta M5S. Tamen ili rajtas partopreni en alispecaj televidelsendoj kaj eĉ en politikaj parolspektakloj se ili parolas en sia nomo[7].

Resumo de balotoj

Voĉdonoj % Elektitoj
Regionaj italaj balotoj en 2010[8] 396 402 1,77 4
Regionaj balotoj de Moliso en 2011 10 650 5,60 0
Regionaj balotoj de Sicilio en 2012 368 006 18,17 15
Regionaj balotoj en 2013[9] 1 476 072 16,61 18
Italaj naciaj balotoj en 2013 Deputitejo 8 689 458 25,55 109
Senato 7 285 850 23,79 54

Ideoj kaj principoj

La programo de M5S estas en interreto en multaj lingvoj, el kiuj Esperanto. En februaro 2013 aperis en blogo de Beppe Grillo letero al geitaloj[10], kiu anokoraŭfoje priskribis principojn kaj ideojn de M5S. La jena estas la traduko en Esperanto:

Citaĵo
 Italio devas iĝi komunumo, neniu devas esti postlasata. Estas netolerebla, nehoma la vido je vicoj da "esodati"[11], eldomigitaj, senlaboruloj ĉe manĝejo de Caritas dum tiuj, kiuj enprofundigis nian landon en mizeron, veturas kun eskorto, per ŝtataj aŭtomobiloj, sen ia ekonomia zorgo. La partioj estas la ĉefaj kulpantoj pri tiu ĉi situacio, ili okupis la Ŝtaton, disvendis ĝin malmultekoste, senkarnigis ĝin de interne. Nun tiuj homoj, danke al gazetaro kaj televidoj kontrolataj de ili mem, prezentas sin kiel savontojn de la patrujo, ĝuste ili, kiuj ĝin enĉerkigis kaj uzis por sia avantaĝo.

Italio havas impostojn el la plej altaj en la mondo, unu el la plej grandaj naciaj ŝuldoj, altan senlaboran procentaĵon, ĉefe junulan, kiu elmigrigis dum malmultaj jaroj unu milionon kaj duonon da italaj gejunuloj diplomitaj aŭ magistriĝintaj dankon al sinofero de la gepatroj.

Estas tempo por ĉesigi tion, ĉi komedio devas finiĝi aŭ la lando finiĝos. Ni ne plu havas tempon, ni devas sendi ilin hejmen. Ĉiuj tiuj, kiuj estas parto de ĉi putra sistemo devas foriri, malaperi, sed antaŭe ili devas pravigi sian eventualan riĉiĝon. Mi ne petas vian voĉdonon, ne interesas min via voĉdono sen partopreno en politiko kaj via rekta implikiĝo; se via voĉdono por MoVado "Kvin Steloj" estas simpla delego al iu, kiu devos decidi anstataŭ vi, ne voĉdonu por ni. Tiun ĉi landon ni povas ŝanĝi nur kune, ne estas alternativo. Ni eliru el la mallumo kaj reiru vidi stelojn. Ŝtato devas protekti siajn civitanojn alie ĝi ne estas Ŝtato, tial oni devas starigi bazan renton al civitanoj. Mi estas Ŝtato, vi estas Ŝtato, ni estas Ŝtato. Ni reprenu Italion.

20 eroj por eliri el mallumo:

  1. Baza rento al civitanoj
  2. Rimedoj senprokrastaj por relanĉi malgrandajn kaj mezajn firmojn
  3. Leĝo kontraŭ subaĉeto
  4. Informadikigo kaj simpligo de Ŝtato
  5. Forigo de publikaj kontribuoj al partioj
  6. Starigo de "politometro"[12] por konstati ĉu estis neleĝaj riĉigoj de politikistoj dum la lastaj 20 jaroj
  7. Referendumo propona kaj sen kvorumo
  8. Referendumo pri plurestado en eŭrozono
  9. Devigo diskuti en Parlamento ĉiun leĝon iniciatan de popolo kun malkaŝa voĉdono
  10. Nur unu televidkanalo publika, sen reklamoj, sendependenda de partioj
  11. Rekta elekto de parlamentanoj de Camera kaj Senato[13]
  12. Maksimuma limo al elektebleco egala al du mandatoj
  13. Leĝo pri konflikto de interesoj
  14. Restarigo de fondusoj tranĉitaj al Sanservo kaj Publikaj lernejoj
  15. Forigo de financadoj rektaj kaj nerektaj al la gazetaro
  16. Senpaga aliro al interreto pro civitaneco
  17. Forigo de IMU[14] pri la ĉefdomo
  18. Malsekvestrebleco de la ĉefdomo
  19. Forigo de provincoj
  20. Fermo de Equitalia 

M5S pri instruado de lingvoj, angla, Esperanto

En programo de M5S estas la instruado de la angla eĉ en infanlernejo. Poste, Beppe Grillo en sia blogo skribis pri Esperanto kiel taŭga lingvo por estonttempoj[15], kaj artikolo aperis pri esperanto[16]. Tamen, pro la principo de rekta demokratio, por ŝanĝi la programon kaj enmeti Esperanton, necesus esti multaj movadanoj, kiuj subtenus Esperanton; proponoj estis, sed ili ne havis sukceson[17]. Pro tio, M5S ankoraŭ celas instrui la anglan en infanlernejoj.

Notoj

  1. beppegrillo.it - Chi siamo Kio ni estas
  2. Civitanaj Listoj, ek!
  3. Beppe Grillo e la Carta di Firenze
  4. Porte aperte al Movimento 5 stelle
  5. L'importanza di chiamarsi Francesco (graveco nomiĝi Francisko), el blogo de Beppe Grillo
  6. Rezultoj de Italaj naciaj balotoj de 2013. La procento por deputitoj estas konsiderata kiel indikilo, pro tio ke por rajti voĉdoni por senato oni bezonas aĝi pli ol 25, do tiu estus partiala indikilo
  7. intervjuo al Beppe Grillo de Sveda televido
  8. Nur en Kampanio, Emilio-Romanjo, Piemonto, Venetio kaj Lombardio
  9. Nur en Moliso, Latio, Lombardio
  10. Lettera agli italiani (Letero al geitaloj)
  11. Senlaboruloj, kiuj aĝas pli ol 50, preskaŭ emeritiĝintoj laŭ antaŭpaktitaj favoraj kondiĉoj, sed malebligataj laŭ la nova leĝo ricevi pension.
  12. Mezurilo por kontroli la riĉecon de politikojn ekde ili estas en politika posteno, por kontroli ĉu ili gajnis nur per politika salajro aŭ profitis aliajn nedeklaritajn fontojn de riĉeco
  13. La du partoj de itala parlamento
  14. Itala bienimposto
  15. Ma che pianeta mi hai fatto? Parte 3 (Kian planedon Vi faris al mi? Parto 3)
  16. http://www.beppegrillo.it/2012/10/lesperanto.html
  17. propono por Esperanto en Eŭropo, propono por Esperanto en lernejoj

Eksteraj ligiloj