Modifita angla

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jam en 1771 Rowland Jones verkis pri la uzo angla lingvo kiel internacia lingvo, ĉefe kiel bazo de pasigrafiaj sistemoj, sed en tiu tempo, angla estis malmulte konata ekster Britio kaj ties kolonioj. La uzo de la angla lingvo kiel interlingvo ekde 19-a jarcento igis ĝin bazo de multaj projektoj de planlingvoj. Eĉ Esperanto havas influon de la angla kaj Volapuko, kvankam tro malsimila, estus bazita sur ĝi, laŭ la deklaro de sia kreanto.

Krom malneŭtraleco, la ĉefa problemo de la angla kiel interlingvo estas la prononco kaj ortografio. Multaj projektoj, kiel AnglikoAnĵeliko, proponas plisimpliigo de angla ortografio. Vere, la angloj povus akcepti reformon de sia lingvo konforme al ĝia fonetiko, sed ankaŭ por ili tio estus tre peniga afero, ĉar ja dum certa periodo paralele kunekzistus du literaturoj kun du manieroj de skribado. Sed por ne-angloj eĉ la ortografie simpligita restos tamen "tro angla". Kelkaj projektoj, kiel Esata, tro fonetikaj, faris la skribaj vortoj nerekoneblaj al ĉiuj.

Kelkaj projektoj, kiel Amerika lingvo, Simpligita angla lingvoKosma Angla, ankaŭ proponas reguligon de gramatikon de l' angla.

Alie estas projektoj kiuj proponas uzi la bazan strukturon, post reguligo, kun pli "internacia" vortprovizo, kiel Latineca angla.

La plej sukcesplenaj projektoj Baza angla kaj Marparolo, male, uzas la anglajn regulojn, ortografion kaj prononcon kiel en natura ligvo, ili malsimilis al natura angla nur rilate al vortprovizo, pli malgranda. La ĉefa ideo estas ke preskaŭ ĉiuj vortoj de la angla, povas esti difinitaj per vortoj pli simplaj kaj bazaj. Sekve la kora vortprovizo de la angla estas tre malgranda – tute malsimile al la latinidaj lingvoj.

Listo de kelkaj aliaj projektoj modifita angla[redakti | redakti fonton]