Mogadiŝo
Mogadiŝo | |
somale: Muqdisho, itale: Mogadiscio | |
urbo | |
Oficiala nomo: Muqdisho | |
Kromnomo: Xamar | |
Ŝtato | Somalio |
---|---|
Regiono | Benadir |
Historiaj regionoj | Sultanato Zanzibaro, Itala Somalio |
Situo | Mogadiŝo |
- alteco | 9 m s. m. |
- koordinatoj | 02° 02′ 00″ N 45° 21′ 00″ O / 2.03333 °N, 45.35000 °O (mapo) |
Plej alta punkto | 120 |
Areo | 637,0 km² (63 700 ha) |
Loĝantaro | 2 000 000 (2006) |
Denseco | 3 139,72 loĝ./km² |
Fondo | 800 |
Horzono | OAT (UTC+2) |
Situo enkadre de Somalio
| |
Situo enkadre de Afriko
| |
Vikimedia Komunejo: Mogadishu | |
Retpaĝo: mogadishu.info | |
Mogadiŝo (somale: Muqdisho) estas ĉefurbo de Somalio. Ĝi estas la tria plej granda urbo de la lando kaj kuŝas ĉe la Hinda Oceano. Laŭ taksoj de UNO, la urbo havis en 1990 ĉ. 1,2 mio. loĝantoj.
Historio
La urbo jam estis loĝata en la 10-a jarcento, kiam tie estis konvena klimato, akvo por agrikulturado.
En la 16-a jarcento Mogadiŝo venis sub portugalan potencon. En 1871 okupis la landon la Sultano de Zanzibaro kaj luigis ĝin en 1892 al Italio. La 26-an de novembro estis tie murdita la itala ĝenerala konzulo Antonio Cecchi far somaloj. La urbon aĉetis en 1905 la italoj kaj igis ĉefurbo de la nova kolonio Itala Somallando. Dum la dua mondmilito okupis ĝin britaj trupoj enpenetrantaj el la direkto de Kenjo.
En 1977, la germana sekretservo liberigis pasaĝerojn de forrabita flugmaŝino sur la flughaveno de la urbo.
La 3-an de oktobro en 1993, okazis gravaj bataloj ĉe la urbo inter la UNO-soldatoj kaj la indiĝenaj armitoj, kiuj sukceis forpeli la usonajn soldatojn per siaj atakoj, fiagoj.
Hodiaŭ, la urbo estas la plej danĝera loko de la mondo, karakterizita per grupaj kampoj kaj politikaj disputoj.
Ekonomio kaj infrastrukturo
Mogadiŝo posedas marhavenon kaj estas ekonomia kaj financa centro de Somalio. La plej gravaj industribranĉoj estas la nutraĵ-, trinkaĵ- kaj teksaĵindustrio. La urbo estas kunligita per vojoj al Kenjo kaj Etiopio. Ĝi havas ankaŭ etan flugtrafikon.