Mohammed Abdel Wahab

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mohammed Abdel Wahab
Persona informo
Naskiĝo 13-an de marto 1898 (1898-03-13)
en Kairo
Morto 4-an de majo 1991 (1991-05-04) (93-jaraĝa)
en Kairo
Mortokialo apopleksio
Lingvoj araba
Ŝtataneco Egiptio
Alma mater Higher Institute of Arabic Music
Familio
Edz(in)o Nahla Alqudsi
Okupo
Okupo kantistokomponistoaktoro
Verkoj Libio, Libio, Libio
Humat Al Hima
vdr

Mohammed Abdel WAHAB (en araba محمد عبد الوهاب, naskiĝis la 13-an de marto 1901 en Bab Al-Sharia en Kairo, mortis la 4-an de majo 1991 en Kairo) estis fama egipta kantisto, aktoro kaj komponisto.

Naskiĝo[redakti | redakti fonton]

Mohammed Abdel Wahab naskiĝis en Bab Al-Sharia en la jaro 1901. Lia patro Sheikh Muhammad Abu Issa en moskeo de la urbo kantis preĝojn kaj legis Koranon. Lia patrino nomiĝis Fatima Hijazi kaj Mohammed Abdel Wahab havis ankaŭ du aliajn fratinojn.[1] Sed kiel ajn la naskiĝdato de Mohammed Abdel Wahab ne estas tiom klara. Ekzemple historiisto nome Abdulaziz Mahmoud Al-Anani mencias, ke Mohammed Abdel Wahab naskiĝis en la jaro 1902.

La statuo de Mohammed Abdel Wahab en Bab Al-Sharia en Kairo.

Nun en Bab Al-Sharia ekzistas statuo de Mohammed Abdel Wahab je lia honoro.

Kreskiĝo[redakti | redakti fonton]

La patro de Mohammed Abdel Wahab emis ke la filo sekvu lian vojon kaj aliĝu al religiaj aktivaĵoj. Sed la filo ekde infaneco montris emon al muzikoj kaj ĉiam emis iri al festoj kaj plenatente aŭskulti al kantoj kaj enkapigi la kantotekstojn. Ĉi tiuj agoj neniel estis kontentigaj por la familio kaj Mohammed Abdel Wahab ĉiam estis punita por tiaj agoj.

Poste Mohammed Abdel Wahab ekkonis Fawzi Al-Jazairli. Fawzi Al-Jazairli estis egipta kantisto kaj unu el la ĉefaj uloj de la fondiĝo de Egipta kinarto. Antaŭ aktiviĝi pri kinarto, Fawzi Al-Jazairli havis teatran grupon kun siaj gefiloj.[2] Kiam li konis Mohammed Abdel Wahab, proponis al li kanti en la teatra grupo. Do Mohammed Abdel Wahab ekkantis por tiu teatra grupo kiel laboro kaj ĉiunokte pagiĝis. Li tiam kantis komponaĵojn de Sheikh Salama Hegazi. Sheikh Salama Hegazi (en araba سلامة حجازي) estis unu el la fondintoj de egipta teatr-arto kaj komponis multege da kantoj. [3] Mohammed Abdel Wahab en tiu tempo ĉiam kantis kun kromnomo Muhammad Al-Baghdadi. Li faris tion por kaŝi sin de la familio. Sed finfine la familio eltrovis, ke li kantas kaŝe kaj klopodis devigi lin lasi la kantadon kaj ree studi religiajn aferojn. Do li por povi kanti kaj ne studi religiaĵojn, fuĝis kun cirka grupo al urbo nome Damanhur por kanti kun ili. Sed li post kelkaj tagoj estis forigita de la cirko. La kialo estis tio ke li rifuzis fari aliajn laborojn en la cirko kaj nur volis kanti. Do li revenis al sia familio.

Finfine la familio de Mohammed Abdel Wahab akceptis pri lia kantado kaj do li komencis kanti kun muzik-grupo de Abd al-Rahman Rushdi (en araba عبد الرحمن رشدي). Tiam li ree komencis kanti la samajn kantojn de Sheikh Salama Hegazi.

Iun tagon, Ahmed Shawqi (en araba أحمد شوقي), egipta poeto kaj verkisto partoprenis en unu el la koncertoj de la muzikgrupo de Abd al-Rahman Rushdi. Li aŭdante la voĉon de Abdel Wahab, ne povis akcepti ke eta infano kiel li laboru tie. Do li iris al la brita policestro de Kairo kaj sukcesis konsentigi lin ĉesi la laboradon de Abdel Waheb tie.

Tiam Mohammed Abdel Wahab eklernis kiel ludi Al-Udon en araba muzika instituto. Lia instruisto tie nomiĝis Mohamed el-Qasabgi (en araba محمد القصبجي). Sed iom poste li lasis tion por povi labori kun muzika grupo nome Ali Kassar (en araba علي الكسار) kaj post tio li aliĝis al alia grupo nome Rihani en la jaro 1921.

Post iom da tempo Mohammed Abdel Wahab trovis Sayed Darwish kaj aŭdante lian voĉon, plene enamiĝis je ĝi kaj komencis labori en lia muzik-grupo. Sayed Darwish (en araba سيد درويش) estis tre fama araba kantisto kaj laŭ onia diro, la fondinto de la popola muzik-stilo de Egiptio.[4] Kvankam la muzik-grupo de Sayed Darwish ne estis tiom sukcesa en tiu tempo, Mohammed Abdel Wahab restis kun li, aŭskultante kaj lernante el li. Mohammed Abdel Wahab restis kun tiu muzikgrupo ĝis la morto de Sayed Darwish.

Mohammed Abdel Wahab kaj Ahmed Shawqi[redakti | redakti fonton]

Ahmed Shawqi kaj Mohammed Abdel Wahab

En la jaro 1924, en unu el la kazinoj de Aleksandrio Mohammad Abdel Wahab havis prezenton kaj en tiu evento multaj politikistoj kaj famuloj de Egiptio partoprenis. Unu el la partoprenantoj de tiu evento estis Ahmed Shawqi. En la fino de la evento, Ahmed Shawqi petis viziti Abdel Wahab. Mohammed Abdel Wahab ĝis tiam neniel forgesis kion Ahmed Shawqi faris kun li, kiam li estis infano kaj en tiu vizito rememorigis Ahmed Shawqi pri tio. Ahmed Showqi diris, ke tio nur estis pro timi pri lia sano kiel infano.

Ekde tiu vizito, Mohammed Abdel Wahab restis ĉe Ahmed Shawqi dum 7 jaroj kaj tiuj jaroj estis tre gravaj jaroj en la vivo de Abdel Wahab. Dum tiuj jaroj Ahmed Shawqi instruis al Mohammed Abdel Wahab kiel vivi. Ahmed Shawqi ankaŭ dungis instruiston por Mohammed Abdel Wahab por instrui al li la francan. Krom tio, ĉeesti en pluraj eventoj kun altnivelaj homoj estis tre grava por Mohammed Abdel Wahab por kreski kulture. La rilato inter Mohammed Abdel Wahab kaj Ahmed Shawqi estis tre proksima kaj Abdel Wahab ĝis la fino de sia vivo ĉiam restis dankema al li.

La graveco de Mohammed Abdel Wahab por la araba muziko[redakti | redakti fonton]

Mohammed Abdel Wahab ekde sia junaĝo komencis ŝanĝi la enhavon kaj la stilon de la araba muziko. Li estis inter la unuaj uloj en arabaj muzikistoj, kiuj ekuzis okcidentajn muzikilojn kiel violonĉelo.

Kvankam Abdel Wahab komponis multege da arabaj tradiciaj muzikoj, sed li ĉiam estis kritikata pro sia emo al okcidenta muzik-stilo. Efektive li por la unua fojo enkondukis multege da okcidentaj muzikaj ritmoj kiel valso al la araba muziko. En la jaro 1941, li uzis la ritmon de valso en kanto nome El Gandol (en araba الجندول).[5] Li ankaŭ en la jaro 1957 uzis la ritmon de rokenrolo en kanto komponita por Abdel Halim Hafez. La kanto nomiĝis Ya Kalbi Ya Khali (en araba يا قلبي يا خالي).

Mohammed Abdel Wahab kaj Umm Kulthum[redakti | redakti fonton]

Laŭ la diro de Mohammed Abdel Wahab, li por la unua fojo renkontis Umm Kulthum en la jaro 1925. Tiu renkontiĝo en la hejmo de riĉa viro nome Mahmoud Khairat okazis.[1] Sed ili ne havis kunlaboradon dum longa tempo kaj oni konsideris ilin kiel malamikoj. Sed finfine, ili komencis kunlabori. La rezulto de ilia unua kunlaborado, kanto nome "Vi estas mia vivo" (en araba أنت عمري) iĝis tiom fama kaj sukcesa ke ili du komencis fari pli da kantoj kun unu la alia. La kanto publikiĝis en la jaro 1964.[6] Laŭ onia diro, tiama prezidento de Egiptio, Gamal Abdel Nasser proponis al ili du kunlabori kun unu la alia kaj ĉi tiu kanto estis la rezulto de tiu kunlaborado.[6][1]

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Moahmmed Abdel Wahab enkondukis novan stilon por film-muzikoj en Egiptio. Li komponis 8 muzikojn por komedi-filmoj en la jaroj 1933 ĝis 1949 kaj ili estis en tute nova stilo en Egiptio. Sed kiel ajn en la jaro 1950 Mohammed Abdel Wahab lasis filman industrion por fokusiĝi pri sia kantado.

Geedziĝoj[redakti | redakti fonton]

Mohammed Abdel Wahab geedziĝis tri fojojn. Li por la unua fojo geedziĝis kun virino, kiu 25 jarojn pli aĝis ol li. Sed post ĉirkaŭ 10 jaroj ili du disiĝis. En la jaro 1944, Mohammed Abdel Wahab por la dua fojo geedziĝis kun virino nome Iqbal (en araba إقبال) kaj ekhavis 5 gefilojn. Sed tio ankaŭ ne daŭris kaj ili du en la jaro 1957 disiĝis. Lia tria kaj fina geedziĝo estis kun virino nome Nahla Al-Qudsi (en araba نهلة القدسي).[1]

Morto[redakti | redakti fonton]

Mohammed Abdel Wahab forpasis la 4-an de majo 1991 en Kairo. Tiu okazis pro lia subita falo en sia hejmo kaj tuja apopleksio post tio. Lia funebro pro la decido de la eksprezidento de Egiptio Hosni Mubarak okazis en armea stilo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Sono Cairo