Molmerswende

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La vilaĝa komunumo Molmerswende, kvartalo de Mansfeld en Saksio-Anhalto, havas ĉirkaŭ 270 loĝantojn (274 en marto 2004).
La unua dokumentita mencio okazis en la jaro 1136. Tiutempe oni per hakilo kaj fajro elradikis la arbarojn de la malsupra parto de la montaro Harco. En la Tridekjara milito la vilaĝo dezertiĝis sed estis poste rekonstruita.
En la novajara nokto de la jaro 1747 en Molmerswende naskiĝis la verkisto Gottfried August Bürger, kiu ankaŭ la unuaj infanajn jarojn pasigis ĉi tie.
Lia naskodomo, simpla trabfaka konstruaĵo, hodiaŭ estas muzeo.
Apude staras malgranda trabfaka preĝejo el la jaro 1771.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.