Mononukleozo
El Vikipedio
Mononukleozo (mononucleosis infectiosa), estas virusa infekta malsano per la Epstein-Barr viruso (EBV), herpetviruso (Homa Herpetviruso 4, HHV-4). La germana kuracisto Emil Pfeiffer malkovris la malsanon en 1889.
Riskogrupo [redakti]
La malsano plejofte aperas ĉe etaj infanoj kaj junaj adoltoj. En la unua kazo la simptomoj restas neklaraj kaj ofte oni ne diagnozas ĝin. 50% de la infanoj jam travivis la malsanon antaŭ la kvina vivojaro.[1] De la adoltoj 80% havas antikorpojn, kio signifas ke la plimulto de la homoj travivas ĉi tiun infekton en ilia vivo. Ili ofte ne scias tion - la malsano preskaŭ nerimarkite pasis kiel gorĝodoloro aŭ gripeto.
Simptomoj [redakti]
La sekvaj simtomoj preskaŭ ĉiam aperas:
- ŝvelintaj limfglandoj
- gorĝodoloro
- laceco