Monto Meru
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 26 Jul. 2012.
2 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
Monto Meru estas aktiva stratovulkano en Tanzanio. Ĝia pinto altas 4 565 metrojn super la marnivelo, el kio 3 170 metroj konsistigas ĝian elstarecon. Monto Meru estas la deka plej alta monto en Afriko, kaj la dua plej alta en Tanzanio, situante 70 km okcidente de la plej alta, nome Kilimanĝaro. Monto Meru suferis katastrofan erupcion, kiu pafis grandan parton de ĝia antaŭa amplekso orienten, antaŭ ĉ. 8 000 jaroj, kaj ĝia plej lasta erupcieto okazis en 1910. Ĝi situas en Nacia Parko Arusha
.

