Montreala regiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Montreal-regiono estas administra regiono de Kebekio. Lokiĝante en la sudokcidento de la provinco, ĝi ampleksas la insulon Montrealo kaj apudajn insulojn en la insularo Hochelaga, nome la insuloj Bizard, des Sœurs, Dorval, Sankta Helena kaj Notre-Dame kaj aliaj malgrandaj insuloj apudaj.

La regiono same eltendiĝas kiel la Urba Aglomeraĵo de Montrealo, kaj la eks-teritorio de la urbo Montrealo (2002-2006). La Urba Aglomeraĵo estas teritorio egala al regiona municipo (territoire équivalent à une MRC) kaj nun, post la municipaj malkunigoj de 2006, inkluzivas dek ses municipojn:

Kun 499,19 km² kaj 1 854 442 homoj, la regiono estas la due plej malgranda kaj plej popolhava de la kebekiaj regionoj, kaj estas la ekonomia centro de la provinco.