Mopso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mopso
Mopso
Mopso
FCI-norma n-ro 253
  • Sen laborekzameno
Deveno:

Ĉinio

Aliaj nomoj:

Pug, Carlin, Carlino, Doguillo

Pezo:

ideale 6,3–8,1 kg

Variaĵoj:
  • helflaveta kun nigra masko
  • nigra
  • arĝenta
  • abrikota kun nigra masko
Listo de hundorasoj
vdr

Mopso estas malgranda sed fortika raso de hundo. Ili estas ege inteligentaj kaj sufiĉe obstinaj. Ilia plata vizaĝo estas plena je haŭtsulketoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj fizikaj trajtoj de la mopso estas ĝiaj plata vizaĝo, sulkita vizaĝhaŭto, kompakta korpo kaj volvita vosto. Mopsoj estas unu el kvar koloroj: blonda kun nigra masko, tute nigra, arĝenta kaj paloranĝa. La alto estas inter 25 cm kaj 28 ĉe la postkolo, kaj la ideala pezo estas 6,3 ĝis 8,1 kg.

Temperamento[redakti | redakti fonton]

La mopso estas raso tre socia, sed ankaŭ tre inteligenta kaj multe obstina. La mopso estas populara dombesto, ĉar ĝi bezonas malmultan ekzercon, kaj estas facilaj por strigli, kvankam ili defaligas harojn notinde pli ofte ol similgrandaj hundoj. Ĝenerale, mopsoj bone harmonias kun geinfanoj kaj aliaj bestoj.

Sano[redakti | redakti fonton]

La sulkhaŭta vizaĝo estas tre ĉarma aspekto de la mopso.

Pro siaj mallongaj nazoj, ofte iliaj korneoj estas facile gratitaj, kaj mopsoj povas akiri problemojn je spirado. Se la haŭtsulkoj ne estas regule lavitaj, mopso riskas infektiĝon. Problemoj povas okazi en la dentoj kaj buŝo pro la plata vizaĝo. Multaj mopsoj suferas trodikecon, kaj povas esti malsane pezaj.

Mopsoj povas suferi ankaŭ malsanon specifa al la raso, nomata mopsa encefalito, kiu kaŭzas ŝveliĝon de la cerbo. La kaŭzo de mopsa encefalito ne estas konata, sed ĝi estas verŝajne genetika malsano, kaj scienca esplorado daŭras. La malsano progresas rapide, kaj ne estas kuracebla.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni originale bredis mopsojn en Ĉinujo por akompani reĝojn. Tial mopsoj foje nomiĝas ĉinaj mopsoj. Iam aŭdiĝas onidiro ke mopsoj komence brediĝis por esti manĝaĵo, tamen mankas fidinda evidentaĵo pri tio.

Diverse[redakti | redakti fonton]

Famaj mopsoj[redakti | redakti fonton]

Jozefino Bonaparte havis mopson, kiu suferis domaĝan finon ĉe la buldogo de ŝia kuiristo. La mopso nomiĝis Fortuno kaj servis kiel mesaĝportisto por sekretaj leteroj senditaj inter Napoleono kaj Jozefino.

Mopsoj en arto[redakti | redakti fonton]

En la furorfilmoj Men In Black kaj Men in Black II, aperis mopso nomata Frank. Famuloj Maura Tierney, Carol Kane, kaj Tori Spelling aperis en televido kaj gazetoj kun siaj mopsoj. Unu mopso estis la ĉefaktoro en la filmo The Adventures of Milo and Otis.

Brita ĉefministro Winston Churchill de lia edzino kromnomiĝis "Pug," la anglalingva nomo de mopso. Li iam verkis poeziaĵon pri mopso, kiu troviĝas en la anglalingva Vikipedio.

En 1909 en Usono estis eldonita la originala esperantlingva groteskaĵo La mopso de lia onklo verkita de Reginald Melville Chase[1].

Grandan simpation al mopsoj esprimas eldiro de germana humura desegnisto kaj verkisto Loriot: "Vivo sen mopso eblas, sed estas sensenca."

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]