Mori Ogai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mori Ōgai (Okt. 1911)

Mori Ogai (森鴎外) (plumnomo de Mori Rintaro) naskiĝis la 17-an de februaro 1862 en Tsuwano (aŭ Cuvano, en Ŝimane (gubernio) kaj mortis la 9-an de julio 1922 en Tokio. Li laboris kiel kuracisto kaj estis fama japana verkisto. Li verkis multajn novelojn, inter alie prenante temon el la historio de Japanio. Li ankaŭ tradukis el la germana japanen, kaj Faŭsto el Goethe estas konsiderata kiel majstra traduko.

Familio

Naskiĝdomo de Mori Ōgai en Tsuwano

El la samurajfamilio Mori devenis dum 13 generacioj la kuracisto por la princo de Tsuwano kaj tial la familio decidis, ke ankaŭ Rintaro devas esti kuracisto. En la jaro 1872 la princo de Tsuwano transloĝiĝis al Tokio kaj la familio Mori sekvis lin tien.

Edukado

Mori Rintaro lernis la nederlandan lingvon en Tsuwano kaj poste en Tokio li komencis lerni la germanan lingvon, kiu tiutempe anstataŭis la nederlandan kiel medicina lingvo. Ekde 1877 li vizitis, 15jara, la medicinlernejon de Tokio. Tie la instrulingvo parte estis germana. En la jaro 1881 li finis sian studadon.

Kariero

Ekde 1884 ĝis 1888 la japana armeo sendis Mori Ogai al Germanio, pro studado de higieno. Li studis en Lepsiko, Dresdeno, Munkeno kaj en Berlino ĉe Robert Koch en malsanulejo Charité. Krome li okupiĝis pri eŭropa literaturo, muziko, arto kaj filozofio.

Kiam li forlasis Germanion, lia koramikino Elise Wiegert sekvis lin al Japanio. Pro diversaj kaŭzoj la edziĝo kun Elise ne eblis. Mori Ogai estiĝis dum la sekvontaj du jardekoj la plej altranga kuracisto de la japana armeo. Ankaŭ literature li estis tre aktiva. Mori Ogai tradukis verkojn de germanaj aŭtoroj en la japanan kaj kreis mem rakontojn. La unua estis en 1890 la rakonto „La dancistino“, kiu montras aŭtobiografiajn trajtojn pri sia rilato kun Elise Wiegert.

Por havi pli da tempo por si mem kaj por la literaturo, li forlasis en 1915 la japanan armeon. Ekde 1916 ĝis sia morto Mori Ogai estis la direktoro de la imperiaj bibliotekoj kaj muzeoj.

Morto

Je la 9-a de julio 1922 li mortis en la aĝo de 60 jaroj pro tuberkulozo. Li postulis per testamento, ke oni entombiĝu lin sen apartaj honoroj de la armeo, simple kiel Mori Rintaro. Mori Ogai postlasis kvar infanojn: el la unua edziĝo devenis la filo Otto (kuracisto), el la dua edziĝo la filinoj Marie (verkistino), Kobori Anne (pentristino, verkistino) kaj la filo Louis (pentristo).

Verkoj

Eksteraj ligiloj