Mundaoj
El Vikipedio
La mundaoj estas indiĝena etno en Barato. Ili devenas el la regiono Ĝarkando (Jharkhand), sed vivas ankaŭ en la federaciaj ŝtatoj Biharo, Okcident-Bengalo, Ĉhatisgaro (Chhattisgarh) kaj Oriso kaj en partoj de Bangladeŝo. La mundaa lingvo apartenas al la munda-lingvaro kiu estas nomata laŭ tiu etno.
Religio [redakti]
La mundaoj havas propran naturreligion nomatan sarna. Ili kredas je plej alta estaĵo nomata Sing Bonga (kiu signifas Sun-dio). Proksimume kvarono de la mundaoj sukcese missiiĝis kaj konvertiĝis al la kristanismo.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Sarna - A case study in religion Pri la religio de la mundaoj (anglalingva)
