Nagydém
Nagydém (nadjdEm) estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Pápa. Nagy signifas hungare: granda.
Bazaj informoj
- Areo: 13 km²
- Loĝantaro: 420
- Poŝtkodo: 8554
- Telefonprefikso: 89
Geografio
Nagydém situas sur mildaj deklivoj, laŭ traira flankovojo. Pápa troviĝas je 26, Győr je 39, Veszprém (urbo) je 60, Budapeŝto je 125 km-oj.
Historio
La unua mencio devenis el 1333 laŭ tiama hungara ortografio Nagdeem. Inter 1554-1761 la vilaĝo senhomiĝis. En 1959 kolĥozo formiĝis.
Vilaĝservoj estas infanĝardeno, kulturdomo, akvodukto, gasodukto, kabla televidila reto.