Nahe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la rivero Nahe en la federaciaj landoj Sarlando kaj Rejnlando-Palatinato de Germanio. Samnoma, pli eta rivero troviĝas en la germana federacia lando Turingio, plia samnoma komunumo Nahe (Holstinio) en la distrikto Segeberg de la germana lando Ŝlesvigo-Holstinio.
Nahe
rivero
Bazaj informoj
Situo Sarlando kaj Rejnlando-Palatinato (Germanio)
Longeco 116 km km
Fluo
Fonto apud Nohfelden
- Alteco super marnivelo 410 m super marnivelo m
Enfluejo en la riveron Rejno apud Bingen
- Alteco 88 m super marnivelo m
Altecodiferenco 332 m m
Geografio
Trairataj urboj Idar-Oberstein, Bad Kreuznach, Bingen, krome la urbetojBirkenfeld, Kirn, Bad Sobernheim kaj Bad Münster am Stein-Ebernburg
Map
vdr
la lasta rivera kilometro, vidata de la Rejno

La Nahe (latine: Nava, origine el la kelta lingvo: "sovaĝa rivero") estas rivero de 116 kilometroj da longo en la federaciaj landoj Sarlando kaj Rejnlando-Palatinato de Germanio, kiu fine enfluas la Rejnon.

La rivero, kiu dum sia vojo dividas la montareton de norda Palatinato (sudoriente) de la mezalta montaro Hunsrück (nordokcidente), fontas nordokcidente de Nohfelden-Selbach en Sarlando. Jam post malmultaj kilometroj ĝi atingas la federacian landon Rejnlando-Palatinato.

Urbaj kaj malurbaj komunumoj survojaj

La rivero trafluas la distrikton Sankt Wendel de Sarlando kaj la distriktojn Birkenfeld, Bad Kreuznach kaj Mainz-Bingen de Rejnlando-Palatinato. Borde de la rivero situas al sekvaj komunumoj:

Vidu ankaŭ

  • la artikolon pri la riveroborda urbo Bad Sobernheim, en kiu videblas fotogaleria impreso pri nudpieda promenejo, kies vojo, aparte aprezata de infanoj, plurfoje krucas la riveron Nahe, kiel montras la fotoj de esperantista infana ekskurso.

Eksteraj ligiloj

greke turismaj paĝoj pri la regiono Naheland greke privataj paĝoj pri la rivera valo