Nasi goreng

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nasi Goreng

Nasi goreng estas tradicia manĝaĵo el Indonezio. Ĝi estas speco de fritita rizo. La nomo malaje kaj indonezie; nasi estas "kuirita rizo" kaj goreng "friti". Nasi goreng ofte estas servata kiel matenmanĝo. Ĝi ankaŭ estas populara kiel malfruvespera manĝaĵo vendata de stratvendistoj. Ĝi troveblas preskaŭ ĉie en Indonezio kaj estas ankaŭ populara en Malajzio kaj Singapuro.

En 2011, CNN International anoncis ke nasi goreng estas la numero dua de ĝia listo "50 plej bongustaj manĝaĵoj de la mondo".

Ingrediencoj[redakti | redakti fonton]

Ne estas ununura recepto por nasi goreng, ĉar estas variaj tipoj. La bazaj ingrediencoj ĝenerale estas: kuirita rizo, kecap manis (dolĉa sojsaŭco), salo, ajlo, kapsiketoj, frititaj cepoj, karotoj, ovoj kaj kok(in)o. Kukumaj diskoj, tomatoj, kaj laktuko servas por garnaĵo. La ovoj povas esti miksitaj kun la rizo kiel kirlovaĵo aŭ aparte kiel frititaj ovoj. Ĝenerale, acarpikloj el en vinagro konservita kukumo, karotoj, ŝalotoj, kaj kapsiketoj – kaj krupuko oni servas kiel krommanĝajo.

La gusto de nasi goreng multe dependas de la regiono. Estas kelkaj variaĵoj, kiel nasi goreng Bali preparata en Balio; nasi goreng marfruktoj kiu enhavas salikokojn, fiŝon kaj kalmaron, aŭ nasi goreng sateo kiu enhavas sateon ankaŭ estas nasi goreng vegetaris sen viando aŭ fiŝoj.

Receptoj[redakti | redakti fonton]