Nat Adderley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nat Adderley

Nathaniel „Nat“ Adderley (naskiĝis la 25-an de novembro 1931 en Tampo, Florido; mortis la 2-an de januaro 2000 en Lakeland, Florido) estis usona ĵaz-kornetisto, trumpetisto, komponisto kaj bandestro. Li famiĝis pro la kunmuzikado en la bando de sia frato Julian „Cannonball“ Adderley.

Vivo kaj verkado

Nat Adderley jam kiel junulo estis ĵazkantisto, eklernis en la aĝo de dek kvin trumpetludon kaj transiris poste al korneto. Simile al sia frato Cannonball Adderley li muzikis dum sia militservo en armebandoj kaj ricevis poste en 1954/55 postenon en la bando de Lionel Hampton, poste ĉe Stan Kenton. En la jaro 1955 aperis lia unua muzikalbumo je propra nomo. Post mallonga kunverkado en la kvinopo de sia frato en 1956, kiu fiaskis pro financaj kaŭzoj, Nat Adderley muzikis post la transiro de Cannonball al Miles Davis kun J. J. Johnson kaj en 1959 ĉe Woody Herman kaj George Shearing, por poste eniĝi en la refonditan Cannonball-Adderley-Kvinopon. Al ĉi tiu li apartenis ĝis la morto de sia frato en la jaro 1975.

Krom ĉi tiu aktiveco Nat Adderley ĉiam denove surdiskigis kun propraj bandoj same kiel kun studio-bandegoj aŭ muzikistoj kiel Joe Henderson, King Curtis, Jerome Richardson, Junior Mance kaj Wes Montgomery (Work Song, 1960). Al liaj plej bonaj muzikalbumoj apartenas Little Big Horn!, farita en 1963 kun Mance kaj Henderson same kiel Jim Hall kaj Kenny Burrell.

En la jaro 1961 li kunverkis la albumon Carmen McRae Sings Lover Man and Other Billie Holiday Classics. Post mallonga instrulaboro kaj vojaĝoj kiel gastsoloisto de la bandego de Peter Herbolzheimer Nat Adderley fondis en 1976, unu jaron post la morto de sia frato novan ensemblon kun saksofonisto John Stubblefield, pianisto Onaje Allan Gumbs, basisto Fernando Gumbs kaj frapinstrumentisto Ira Buddy Williams. Liajn albumojn el ĉi tiu periodo la recenzistoj kritikaĉis; sukcesego tamen fariĝis lia koncerto en 1977 je Jokohamo kun Jay Jay Johnson.

En 1980 li koncertis je eŭropaj ĵazfestivaloj kun la bando Adderley Brotherhood, kiu memorigu pri la grandioza tempo de la kvinopo kun lia frato. En 1981 li koncertis je la Kool Festival, laboris en 1982 je Novjorko kaj en 1984 denove kun Jay Jay Johnson. Dum la 1990-aj jaroj en lia bando muzikis i.a. Sonny Fortune ("Work Song - live at Sweet Basil", 1990). Sian lastan grandan koncerton antaŭ sia morto li havis en 1994 dum la Floating Festival kun sia bando el Vincent Herring, Walter Booker kaj Jimmy Cobb.

Lia kornetsono memorigas pri Clark Terry. Nat Adderley restos en memoro pro siaj komponaĵoj WorkSong, Jive Samba kaj One for Daddy-O.

Lia filo estas aranĝisto kaj pianisto Nat Adderley la pli juna (* 1955).

Eksteraj ligiloj

Literaturo

Diskoj

  • 1955 - That’s Nat Adderley (Savoy Records) kun Jerome Richardson, Hank Jones, Wendell Marshall, Kenny Clarke
  • 1960 - Work Song (Riverside Records) kun Bobby Timmons, Wes Montgomery, Keter Betts, Louis Hayes, Percy Heath
  • 1960 - That’s Right - Nat Adderley & the Big Sax Section (Riverside/OJC) kun Cannonball Adderley, Yusef Lateef, Jimmy Heath, Charlie Rouse, Wynton Kelly, Jim Hall, Les Spann, Sam Jones, Jimmy Cobb
  • 1963 - Little Big Horn (Riverside/OJC) kun Junior Mance, Kenny Burrell, Jim Hall, Bob Cranshaw, Mickey Roker
  • 1982 - Blue Autumn (Evidence) kun Sonny Fortune, Vincent Herring, Walter Booker, Jimmy Cobb
  • 1990 - Autumn Leaves (Evidence) kun Sonny Fortune, Larry Willis, Walter Booker, Jimmy Cobb[1]
  • 1990 - Work Song - live at Sweet Basil (Peter Pan) kun la samaj muzikistoj
  • 1990 - The Old Country (Enja) kun S. Fortune, James Genus, Billy Drummond

Referencoj

  1. Selekto laŭ Penguin Guide to Jazz, eldonoj de la jaroj 1992 kaj 2002.