Natalie Portman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natalie Portman
Israeldevena usona aktoro
Israeldevena usona aktoro
Persona informo
Naskonomo נטע-לי הרשלג
Naskiĝo 9-a de junio 1981
en Jerusalemo, Israelo
Lingvoj usona anglamoderna hebreahebreaangla
Loĝloko VaŝingtonoKonektikuto • Jericho • Lowell House • ParizoLos-AnĝelesoJerusalemo
Ŝtataneco UsonoIsraelo
Alma mater Universitato Harvard • Charles E. Smith Jewish Day School • Syosset High School • Hebrea Universitato de Jerusalemo
Subskribo Natalie Portman
Familio
Edz(in)o Benjamin Millepied
Infanoj Aleph Millepied • Amalia Millepied
Okupo
Okupo filmaktoro • filmproduktorofilmreĝisoroscenaristo • teatra aktoro • televida aktoro • aktoro
Verkoj antaŭa trilogio de Star Wars
Léon
Black Swan
vdr

Natalie PORTMAN (naskiĝis la 9-an de junio 1981 en Jerusalemo, Israelo sub la nomo de Natalie Hershlag - נטלי הרשלג - kiel unusola filino) estas usona aktorino. Ŝi surprenis komence de sia kariero la junulinan nomon de sia avino Portman kiel artistan nomon.

Ŝi konatiĝis jam 13-jare per la franca filmo Léon de Luc Besson en la jaro de 1994. Tion sekvis la filmoj kiel Heat kaj precipe Star Wars.

Ŝia israela patro laboris kiel kuracisto, la usona patrino estis dommastrino. La familio translokiĝis al Usono, kiam la patro trovis laboron en Merilando kaj kiam ŝi estis 3-jara. Poste la familio multfoje translokiĝis.

Natalie estis malkovrita en aĝo de 11 jaroj en picejo. Oni proponis al ŝi laboron kiel fotomodelo por Revlon, kiun ŝi rifuzis.

Krom la aktorado, studis ŝi ankaŭ psikologion en la Universitato de Harvard kaj faris somere de 2003 bakalaŭran ekzamenon.

En 2005 oni proponis ŝin por la plej bona flank-aktorino de la Premio Ora Globo.

Ŝi scipovas la hebrean kaj anglan lingvon kaj scipovetas la japanan, la germanan, la francan kaj la hispanan lingvon. Ŝi cetere manĝas vegetarisme de sia 8-a jaraĝo.

Filmografio

Sursceneje

  • 1999The Diary of Anne Frank
  • 2001The Seagull

Eksteraj ligiloj


Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda