Neĝad Ibriŝimoviĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Neĝad IBRIŜIMOVIĈ (bosne Nedžad Ibrišimović; naskita la 20-an de oktobro 1940 en Sarajevo) estas verkisto de Bosnio kaj Hercegovino. Li verkas novelojn, romanojn kaj dramojn.

Li finis bazan lernejon kaj mezlernejon pri aplikita arto (sekcio skulpturo) en Sarajevo. En la Universitato de Sarajevo li studis filozofion.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Eterna vivulo. Tradukis Josip Velebit. En: Antologio de la moderna bosnia-hercegovina novelo, Sarajevo 1989, paĝoj 149–155.