Nepomuk János Rupp

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nepomuk János Rupp
Persona informo
Naskiĝo la  10-an de januaro 1808(nun 1808-01-10)
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 23-an de aprilo 1881
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kuracisto • verkisto de nefikcio • universitata instruisto
vdr

Nepomuk János RUPP [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rupp Nepomuk János estis hungara kuracisto, altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis illobai.

Nepomuk János Rupp [1] naskiĝis la 10-an de januaro 1808 en Pest (urbo), li mortis la 23-an de aprilo 1881 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Nepomuk János Rupp akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1831. En la sama jaro li partoprenis en kuracadoj dum la epidemio pri ĥolero en Nógrád (reĝa departemento). Inter 1831–1834 li studvojaĝis en Eŭropo, kie li interesiĝis pri la tribunala kuracado. Inter 1834 - 1844 kaj 1849–1860 li estis notario en la universitato, poste katedrestro ĝis 1880, dekano (1861–1863 kaj 1869–1880), eĉ rektoro (1866–1867). Li estis vicprezidanto de tutlanda konsilio pri publika sano (1869–1878), prezidanto (1878–1881). En 1871 li nobeliĝis kaj ricevis ordenon. Li havis edzinon.

Elektitaj medicinaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A cholerának nem ragadós voltáról (Pest, 1831)
  • Kétes beszámítási képesség… (1860)
  • Erőszakos halál (1868)
  • Történeti beszéd az orvoskar századik ünnepére (Buda, 1871)

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.