Neu-Ulm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Neu-Ulm
granda distrikturbo • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio • eksterdistrikta urbo de Bavario • eksterdistrikta urbo de Bavario • doubled population centers

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Germanio
Regiono Bavario
Departemento Ŝvabio (administra distrikto)
Distrikto distrikto Neu-Ulm
Poŝtkodo 89201 – 89233
Aŭtokodo NU
Telefonkodo 0731, 07307, 07308
Kodo laŭ 09 7 75 135
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Loka registaro urba konsilio (skabenaro)
Urbestro Gerold Noerenberg
Demografio
Loĝantaro 51,110 (jun. 2 005)
Loĝdenso 634 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 48°23′N 10°0′O  /  48.383°N, 10°O / 48.383; 10 (Neu-Ulm) (mapo) Koordinatoj: 48°23′N 10°0′O  /  48.383°N, 10°O / 48.383; 10 (Neu-Ulm) (mapo)
Alto 470 – 527 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 80,5 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono +1
Neu-Ulm (Tero)
Neu-Ulm (Tero)
DEC
Neu-Ulm
Neu-Ulm
Situo de Neu-Ulm
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Neu-Ulm [+]
vdr

Neu-Ulm [noj-ulm] (germane = "nova Ulm") estas "granda distrikta urbo" en Bavario (Germanio), kaj administra centro de samnoma distrikto. La urbo havas iom pli ol 51.000 loĝantojn, el kiuj preskaŭ 7.000 estas ne-germanoj kaj preskaŭ 5.0000 estas eks-sovetiaj enmigrintoj. Ĝi situas je la dekstra bordo de rivero Danubo kontraŭe al urbo Ulm en Baden-Virtembergo.

Ĝis 1810 Ulm kaj Neu-Ulm konsistigis unu solan urbon, kaj ankaŭ nun ili konsistigas inter-provincan centron.

Gravajn ŝanĝojn en la evoluo de la urbo kaŭzas/is la retiriĝo de la usona armeo el tiea kazerno (Wiley-kazerno) kaj projekto de la germana fervojo, kiu nun laboras pri malplialtigo de la fervojaj trakoj de la linio MunkenoStuttgart, kiu iras tra Neu-Ulm. Ankaŭ la preparoj de la ĝardenkultura (hortikultura) ekspozicio de 2008 forte influas la evoluon de la urbo.

Historio

Ĝis 1810 la historio de Neu-Ulm estas parto de la historio de Ulm, ĉar ĝis tiu jaro ili konsistigis unu solan urbon. Napoleono la 1-a rekompencis Bavarion pro ties subteno per transigo de la orienta parto de Ulm (de reĝlando Virtembergo al Bavario). De tiu tempo la urba areo konsistas el la du urboj Ulm kaj Neu-Ulm.

En 1814 okazis la unua dokumentita uzo de la nomo "Neuulm". Pro la duobla "u", kiu povas konfuzi, oni poste enkondukis ligostrekon. La disigita parto en 1857 ricevis propran blazonon; ĝi komence ne havis la statuson de urbo; tiun donis la bavara reĝo Ludoviko la 2-a en 1869.