Neu-Ulm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Neu-Ulm
Flago

Blazono

Administrado
Statuso Urbo
Lando Germanio
Regiono Bavario
Departemento Ŝvabio (administra distrikto)
Distrikto distrikto Neu-Ulm
Loka registaro urba konsilio (skabenaro)
Urbestro Gerold Noerenberg
Poŝtkodo 89201 – 89233
Aŭtokodo NU
Telefona antaŭkodo 0731, 07307, 07308
Kodo laŭ 09 7 75 135
Demografio
Loĝantaro 51.110 (jun. 2005)
Loĝdenso 634 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
48°23′N 10°0′O  /  48.383°N, 10°O / 48.383; 10 (Neu-Ulm)Koordinatoj: 48°23′N 10°0′O  /  48.383°N, 10°O / 48.383; 10 (Neu-Ulm)
Alto 470 – 527 m
Areo 80,5 km²
Horzono +1
v  d  r
Information icon.svg

Neu-Ulm [noj-ulm] (germane = "nova Ulm") estas "granda distrikta urbo" en Bavario (Germanio), kaj administra centro de samnoma distrikto. La urbo havas iom pli ol 51.000 loĝantojn, el kiuj preskaŭ 7.000 estas ne-germanoj kaj preskaŭ 5.0000 estas eks-sovetiaj enmigrintoj. Ĝi situas je la dekstra bordo de rivero Danubo kontraŭe al urbo Ulm en Baden-Virtembergo.

Ĝis 1810 Ulm kaj Neu-Ulm konsistigis unu solan urbon, kaj ankaŭ nun ili konsistigas inter-provincan centron.

Gravajn ŝanĝojn en la evoluo de la urbo kaŭzas/is la retiriĝo de la usona armeo el tiea kazerno (Wiley-kazerno) kaj projekto de la germana fervojo, kiu nun laboras pri malplialtigo de la fervojaj trakoj de la linio MunkenoStuttgart, kiu iras tra Neu-Ulm. Ankaŭ la preparoj de la ĝardenkultura (hortikultura) ekspozicio de 2008 forte influas la evoluon de la urbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1810 la historio de Neu-Ulm estas parto de la historio de Ulm, ĉar ĝis tiu jaro ili konsistigis unu solan urbon. Napoleono la 1-a rekompencis Bavarion pro ties subteno per transigo de la orienta parto de Ulm (de reĝlando Virtembergo al Bavario). De tiu tempo la urba areo konsistas el la du urboj Ulm kaj Neu-Ulm.

En 1814 okazis la unua dokumentita uzo de la nomo "Neuulm". Pro la duobla "u", kiu povas konfuzi, oni poste enkondukis ligostrekon. La disigita parto en 1857 ricevis propran blazonon; ĝi komence ne havis la statuson de urbo; tiun donis la bavara reĝo Ludoviko la 2-a en 1869.