Neudauberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Neudauberg, hungare Magashegy [magaŝhedj] estas iama vilaĝo, nun parto de Burgauberg-Neudauberg en Aŭstrio, en la federacia lando Burgenlando, en distrikto de Güssing. La historia hungara loknomo estis Neudóhegy.

Bazaj informoj

Situo

Neudauberg situas laŭ rojo. Güssing troviĝas je 24 km-oj.

Historio

Dum la historio zono de tiu regiono ofte apartenis foje al Hungario, foje al Aŭstrio. Longe tie ne formiĝis vilaĝo, nur estis vitejo kun kelke da domoj. En 1713 pesto okazis. Nur en 1795 la loko iĝis vilaĝo. En 1804 loĝis tie 360 homoj en 52 domoj, en 1869 481 homoj en 82 domoj. En 1910 loĝis en Magashegy 637 loĝantoj (plejparte aŭstroj). Ĝis 1921 ĝi apartenis al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Németújvár, poste al Aŭstrio (escepte inter 1928-1945 al Germanio). Burgauberg kaj Neudauberg formis novan komunumon Burgauberg-Neudauberg en 1971.

Vidindaĵoj