Nezahualcoyotl (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nezahualcoyotl
urbo • urbego • loĝlokoj de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 57000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 072 676  (2020) [+]
Loĝdenso 16 909 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 19° 24′ N, 99° 1′ U (mapo)19.40061-99.01483Koordinatoj: 19° 24′ N, 99° 1′ U (mapo) [+]
Alto 2 870 m [+]
Areo 63,44 km² (6 344 ha) [+]
Nezahualcoyotl (Meksiko)
Nezahualcoyotl (Meksiko)
DEC
Nezahualcoyotl
Nezahualcoyotl
Situo de Nezahualcoyotl

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ciudad Nezahualcóyotl [+]
vdr

Nezahualcóyotl estas la ĉefurbo de la komunumo samnomita de la ŝtato Meksiko apud la orienta limo de Federacia Distrikto. Ĝia nomo elvenas el Navatla lingvo signifanta "malsata kojoto".

Municipa administrejo de Nezahualcóyotl
Statuo sur ĉefplaco de Nezahualcóyotl

Signifo[redakti | redakti fonton]

Nezahualcóyotl, vorto navatla kiu elvenas el radikoj: nezahual – fasti kaj coyotl – kojoto, tio estas “malsata kojoto”.

Honore de mastro aŭ Tlatoani Acolmiztli Nezahualcóyotl de Texcoco oni nomis tiel la komunumon je la 23a de aprilo 1963.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭhispana epoko[redakti | redakti fonton]

Ekde la jarcento XIV pro la influo de Tolteca kulturo, iĝis du grandaj señoríos, la mexica en la urbo Tenochtitlán kaj la acolhua en Texcoco, kie naskiĝis Acolmiztli-Nezahualcóyotl (1402-1472), la plej grava arĥitekto, kiu konstruis teocallis, palacoj, kortoj, akv-vojoj, inter aliaj.

La hispana konkero[redakti | redakti fonton]

La 26an de novembro 1555, hispano Francisco Guidel prezentis projekton por ĝenerala foriro de malpuraj akvoj el Meksiko.

Dum 1590, germano Enrico Martínez, alvenis al Nova Hispanujo kaj faris projekton por elirado de akvoj malpuraj.

La 29an de novembro 1607, Luis de Velasco inaŭguris laboradon por elakvigo de Ecatepec, Huehuetoca kaj Nochistongo.

Dum 1613, nederlandano Adrián Boot estis sendata el Hispanujo. Sed daŭris superakvoj, kiuj damaĝadis Meksikurbon.

En 1632 mortis Enrico Martínez, tiel finas la plej grava elakviga laborado de Meksikurbo.

En la komenco de la 19a jarcento la grava problemo de elakvigo ne estis solvita, pro tio José de Iturrigaray kaj Alexander von Humboldt proponis malfermado de kanalo rekta al Lago de Texcoco.

Sendependa epoko[redakti | redakti fonton]

José María Luis Mora, Lucas Alamán kaj Lorenzo de Zavala zorgis pri la solvado de la problema de elakvigo de la meksika valo por malebligi superakvoj.

En 1843 Calderón de la Barca rimarkis ke malarbarigo kaj akvsaleco rompis natura ekvilibro.

En la jardekoj de 1850 kaj 1860, inĝeniero Francisco de Garay partoprenis en laborado de ĝenerala elakvigo de meksikurba valo per la nomita granda kanalo kaj la tunelo de Tequixquiac.

Tiel, post tri jarcentoj, estis finata la laborado de elakvigo kaj estis inaŭgurataj de Porfirio Díaz je la 17a de marto 1900.

Revolucia epoko[redakti | redakti fonton]

Dum septembro 1912, la Secretaría de Fomento, Colonización e Industria deklaris ke la Lago de Texcoco, estis jurisdikcio federacia.

Dum la tempo inter 1912 kaj 1932 sekvis la laborado pri malsekigo.

En 1917, prezidanto Venustiano Carranza igis fari kontrolo de la sekigita teritorio de la lago de Texcoco por scii se ĝi povus esti vendata. Tiel komencis historio pri la homa starigado sur tie.

En la jaro 1919, tiu teritorio estis vendata por agrikulturo.

La 1an de februaro 1921, prezidanto Álvaro Obregón malmultekostigis la teritorion por stimuli agrikulturon.

En aprilo 1922 riveroj de la Lago de Texcoco iĝis nacia propraĵo; la 1an de aŭgusto Álvaro Obregón ankoraŭ stimulas la vendadon de teritorioj.

En 1929, prezidanto Emilio Portales Gil apogas okupantojn por sterkado de grundo.

En 1931, prezidanto Pascual Ortíz Rubio nomis inĝenieron Francisco Díaz Babio direktoro de laborado de la Lago de Texcoco.

La 24an de aŭgusto estis kreita la Comisión Nacional Deslindadora.

La 14an de oktobro, prezidanto Ortíz Rubio ekspedas dekreton por komenci konstruado de kloakon.

La 23an de majo 1932, la prezo de la hektaro estis unu peso.

En 1933 terenoj proksimaj al aŭtoŝoseo México-Puebla estis invaditaj. La unuaj grupoj okupis komunumojn Chimalhuacán, La Paz kaj Ecatepec, ili nun apartenas al komunumo Nezahualcóyotl.

Nuna epoko[redakti | redakti fonton]

Origino de popoligado de Nezahualcóyotl[redakti | redakti fonton]

Pro la ekonomia problemado kaj la manko de efikaj programoj por stimuli la disvolvigo de kampaj terenoj, kaj fortigado de la ekonomion de malgrandaj komunumoj, kaj kreado de lernejoj diversnivelaj, popolo translokiĝis komence de 1940 al ĉefurbo, serĉante pli bonan vivmanieron por ili kaj iliaj filoj.