Nhandejara

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nhandejara (Nhanderuvuçu aŭ Nhamandú) estas konsiderita la supera dio en Tupi-Gvarania mitologio.

En la greka mitologio ĝi samvaloras al Ĥaoso, aŭ al la Abrahama Dio YHWH. Nhandejara ne havas la nomatan antropomorfan formon, ĝi estas la energio, kiu ekzistas, ĉiam ekzistis kaj ĉiam ekzistos, tial Nhandejara ekzistas eĉ antaŭ ol la Universo ekzistas.

En la komenco li detruis ĉion, kio ekzistis kaj poste li kreis la animon, kiu en la tupi-gvarania lingvo nomiĝas "Anhang" aŭ "añã" la animo; "gwea" signifas maljuna; tial anhangüera "añã'gwea" signifas antikvan animon. Nhandejara kreis la du animojn kaj, el la du animoj aperis "anhandeci", nome la tuto.

Poste li diris, ke estos lagoj, nebulo kaj riveroj. Por protekti ĉion ĉi, li kreis Iara. Post Iara, Nhandejara kreis Tupã, kiu regas la klimaton, la veteron kaj venton, Tupã manifestiĝas per fulmo, tondro, vento kaj ŝtormoj, ĝi estas Tupã, kiu puŝas la nubojn tra la ĉielo.

Nhandejara ankaŭ kreis Caaporã (Caipora) la protektanton de la arbaroj kaj de ĉiuj vivantaj estaĵoj.