Nicolás Guillén

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nicolás GUILLÉN [nikoLAS giJEN] (naskiĝis la 10-an de julio 1902 en Camagüey; mortis la 17-an de julio 1989 en Havano) estis fama poeto kuba.

Vivo

Li studis Juron en la universitato de La Habana, sed laboris kiel tipografo kaj ĵurnalisto. Liaj ĉefaj libroj poeziaj estas Motivos del son (Kialoj de la sonkanto)(1930), Sóngoro y cosongo (1931), West Indies Ltd. (1936), Sones para turistas y cantos para soldados (Sonkantoj por turistoj kaj kantoj por soldatoj) (1937) y El son entero (La tuta sonkanto)(1947).

Lia poezia produkto temas pri laŭdo de nigruloj kaj socia situacio. Danke al lia verko kaj al tiu de Emilio Ballagas, Adalberto Ortiz kaj Luis Palés Matos inter aliaj, la problemaro de la nigra raso reliefiĝis kaj kategoriiĝis en la literatura etoso de la hispana lingvo. Samepoke okazis simila movado en la francaj Antiloj kun specifa rilato al nigraj intelektuloj loĝantaj en Parizo - Aimé Césaire, Blaise Cendrars, ktp.-. En Guillén tiuj temoj elstaras. Kune kun komponaĵoj kuj imitas la ritmon de la nigrulaj dancoj estas tiuj de socia problemaro, kune kun ia socia mesianismo. Iu venos -ĉu nigrulo?- kaj savos la homaron. Lia komunisma aktiveco (ekde 1937) okazigis lin malliberojn kaj persekutojn.

Post la venko de la revolucia reĝimo en 1959, li estis unu el ties plej fervoraj propagandistoj. Post la revolucio verkis poemarojn kiel Tengo (Mi havas) (1964) aŭ El diario que a diario (La taglibro kiun ĉiutage) (1972). En 1961 estis elektata prezidanto de UNEAC, la Nacia Asocio de Verkistoj kaj Artistoj de Kubo. La famo de Guillén trapasis landlimojn kaj disvastiĝis ĉefe en Antiloj, sed ankaŭ en la tuta Sudameriko.

Guillén estas prezentita en 1982.

Verkaro

  • Poemas de transición (Transiraj poemoj) (1927-1931)
  • Cerebro y corazón (Cerbo kaj koro) (1928)
  • Motivos de son (Kialoj de la sonkanto) (1930)
  • Sóngoro cosongo (1931)
  • West Indies, Ltd. (1934)
  • Cantos para soldados y sones para turistas (Sonkantoj por turistoj kaj kantoj por soldatoj) (1937)
  • España (Hispanio) (1937)
  • El son entero (La tuta sonkanto) (1947)
  • El soldado Miguel Paz y el sargento José Inés
  • Elegías (1948-1958)
  • La paloma de vuelo popular (1958)
  • Tengo (1964)
  • En algún sitio de la primavera (1966)
  • El gran zoo (1967)
  • La rueda dentada (1972)
  • El diario que a diario (1972)
  • Por el mar de las Antillas anda un barco de papel (Tra la antila maro veturas papera ŝipo)(1977)
  • Sol de domingo (Dimanĉa suno)

Eksteraj ligiloj

Ligoj eksteren