Nord-Urengoja minejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nord-Urengoja minejo
ruse Северо-Уренгойское
gasminejo
Situo: Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto (Tjumena provinco, Rusio)
Geografia situo 67° 0′ 0″ N, 76° 50′ 0″ O (mapo)6776.833333333333Koordinatoj: 67° 0′ 0″ N, 76° 50′ 0″ O (mapo)
Nord-Urengoja minejo (Aŭtonoma distrikto de la Jamalo-Nenecoj)
Nord-Urengoja minejo (Aŭtonoma distrikto de la Jamalo-Nenecoj)
DEC
Nord-Urengoja minejo
Nord-Urengoja minejo
Nord-Urengoja minejo (Rusio)
Nord-Urengoja minejo (Rusio)
DEC
Nord-Urengoja minejo
Nord-Urengoja minejo
Tipo: naftogasokondensata minejo
Parto de: Okcidentsiberia naftogasa provinco
Malkovro: 1970 (gaso), 1985 (nafto)
Ekspluatado: 1987 (gaskuŝejo)
Statuso: ekspluatata (gaskuŝejo)
Kapacito: 678,7 miliardoj da kubaj metroj (2002)
Elminigado suma: 243,2 miliardoj da kubaj metroj (2002)
vdr

Nord-Urengoja minejo estas la naftogasokondensata minejo kiu situas en Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto (Tjumena provinco, Rusio), 70 km okcidente de la vilaĝo Tazovskij kaj estas parto de la Okcidentsiberia naftogasa provinco.

Ekspluatado[redakti | redakti fonton]

La gaskuŝejo estis malkovrita en 1970 kaj la naftokuŝejo en 1985. Ekspluatado de la gaskuŝejo komenciĝis en 1987. La komenca gaskapacito estis taksita je 678,7 miliardoj da kubaj metroj, la elminigado ĝis 2002 sumiĝis je 243,2 miliardoj da kubaj metroj.

Geologio[redakti | redakti fonton]

La minejo estas ligita al la Olikumina muro, kiu situas norde de la Malsuprepura megamuro, en la Ĥaduteja depresio. Laŭ tegmento de la cenomanianaj sedimentaĵoj de la supra kretaceo ĝi havas grandecon 51 x 30 km, amplitudon 94 m. La naftogasaj sedimentaĵoj de la supra kaj malsupra kretaceo kuŝas je fundo 1130-3249 m.

La ĉefa gaskapacito estas ligita al la cenomanianaj sedimentaĵoj je la fundo 1130-1255 m. La terigenaj sedimentaĵoj havas gasohavan tavolaron dikan je 22,2 m, porecon 29%, gasosaturecon 0,7. La kuŝejo estas masiva akvoflosa, granda 21 x 44 km, alta 92 m. La gasakva kontakto estis registrita je absoluta marko de -1200 ĝis -1202,9 m. La elminigado de gaso variis de 342,8 ĝis 1101,9 mil m³ diurne. Enhavo de la gaso: metano 98,57%, homologoj de metano 0,13%, azoto 1,3%. Gaskapacito estis taksita je 355,4 miliardoj da kubaj metroj.

La novkomaj sedimentaĵoj de malsupra kretaceo estas ligitaj al la Orienta (9 x 26 km, amplitudo 50 m) kaj la Okcidenta (14 x 28 km, amplitudo 25 m) kupoloj. En la fundoj de 2090 ĝis 3249 m oni malkovris 27 gasokondensatajn kaj 4 naftogasokondensatajn kuŝejojn. La produktohavaj tavoloj estas grejsoj, aleŭrolitoj kaj argiloj. La efika dikeco de la tavoloj varias de 1,36 ĝis 8,45 m, poreco 21%, la komenca tavolpremo 21,3-35 MPa. Enhavo de la gaso: metano 88-90%, homologoj de metano (C2-C4) 7,9-9,3%, azoto 0,25-0,76, karbonduoksido 0,07-0,6%. Enhavo de gasokondensato estas 56-165 gramoj/cm³, denseco 0,727-0,780 gramoj/cm³. La malsuprekretaceaj sedimentaĵoj estas ekspluatataj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Старосельский, В. И.. [2004] Р. И. Вяхирев: Северо-Уренгойское месторождение // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 398. ISBN 5-85270-327-3.