Normandio (provinco)
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 6 Nov. 2012.
4 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
- Ĉi tiu artikolo temas pri la hodiaŭa regiono Normandio. Por la historia duklando samnoma, vidu: Normandio (dukujo)
Normandio aŭ Normandujo, franclingve Normandie [normãdi], estas historia provinco de Francio, situanta en la nordokcidenta parto de la lando. Ĝi ŝuldas sian nomon al la Normanoj, skandinavaj popoloj kiuj invadis kaj okupis la regionon en la 9a kaj 10a jarcentoj.
La nuna Normandio estas dividita en du administraciajn regionojn: Supra Normandio (france: Haute Normandie), kaj Malsupra Normandio (france: Basse Normandie).
- La unua Esperantisto en Normandio estis Emile Gasse en 1900.

