Monto Sankta Mikaelo (Normandio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Monto Sankta Mikaelo.
Monto Sankta Mikaelo*
Monda Heredaĵo

Mont Saint Michel bordercropped.jpg
La Monto Sankta Mikaelo vidita el sudo
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, iii, vi
Fonto 80
Regiono** Eŭropo
Registra historio
Registrado 1979  (3-a sesio)
* Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo.
** Regiono laŭ klasigo de UNESKO.
v  d  r
Information icon.svg
Monda heredaĵo de UNESKO

Monto Sankta Mikaelo (en la franca: Mont Saint Michel [mon sen miŜEL]) estas roka insulo en la vadomaro de la marenfluejo de la Couesnon (prononcu kuenon), ĉirkaŭ 1 kilometro antaŭ la normanda marbordo. La insulo famiĝis pro la tie konstruita benediktana monaĥejo (11-a ĝis 16-a jarcento), kiu superrigardas la nur ĉirkaŭ 55.000 kvadratmetrojn grandan insuleton (ĉirkaŭo de proksimume 830 metroj). La statuo de Sankta Mikaelo sur la pinto de la abateja preĝejo kulminas je 170 metroj super la maro. Ĝi estas unu el la plej belaj ekzemploj pri franca mezepoka arkitekturo kaj pri abatejo fortikigita.

Monto Sankta Mikaelo nomiĝas ankaŭ la urbo (departemento Manche, regiono Malsupra Normandio), kiu estis fondita en 708, kaj vivis dum la mezepoko danke al pilgrimuloj kaj hodiaŭ danke al turismo. Atentu en la franca pri la streketo: Mont Saint-Michel estas la monto, Mont-Saint-Michel la urbeto.

Ankoraŭ hodiaŭ loĝas kaj laboras benediktanoj en la monaĥejo, kvankam la Monto Sankta Mikaelo iĝis granda turistocelo[1], kiun vizitas ĉirkaŭ 3,5 milionoj da homoj ĉiujare. La monto kaj la golfeto estas parto de la Monda Heredaĵo de Unesko, ekde 1979.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Elaviadila vido de la monto

La roko[redakti | redakti fonton]

La Monto Sankta Mikaelo estas roka insuleto kiu troviĝas oriente de la enfluejo de la rivero Couesnon. Sur tiu roko konstruiĝis sanktejo honore al arkianĝelo Mikaelo ekde 709.

La roko estas nur malgranda parto de la komunumo kiu etendiĝas ankaŭ sur la digo kaj pluraj dekoj da hektaroj da polderoj. La plej granda parto de la roko estas kovrita de la abatejo de la monto Sankta Mikaelo kaj de ties bieno.

La monto Sankta Mikaelo situas je 48°38'10" norda latitudo kaj 1°30'40" okcidenta longitudo kaj baniĝas en la golfeto de la monto Sankta Mikaelo malfermita je la Maniko. La insuleto estas granita roko de ĉirkaŭ 960 metroj da ĉirkaŭo kiu atingas alton de 92 metroj kun superfico malmergita de ĉirkaŭ 280 hektaroj[2] sur kiu troviĝas la abatejo.

En 1846, Edouard Le Héricher priskribis ĝin jene, per la tiama emfazo, sed kiu bone priskribas la realon: "La monto Sankta Mikaelo aperas kiel cirkla monto, kiu ŝajnas subfleksiĝi sub la monumenta piramido, kiu kronas ĝin. Oni emus plilongigi ĝian cimon per pinta turo suprenironta al la ĉielo [la nuna pinta turo konstruiĝis nur en 1899 (noto de la redaktoro)], kiu superos la baldakenon de nebuloj aŭ perdiĝos en pura kaj varma lumo. Vastaj solejoj ĝin ĉirkaŭas, tiu de la strando aŭ tiu de la maro, enkadrigitaj en foraj bordoj verdiĝantaj aŭ nigraj".[3]

La golfeto[redakti | redakti fonton]

La monto Sankta Mikaelo (insuleto aŭ abatejo) donis siavice sian nomon al la golfeto de la monto Sankta Mikaelo.

Ĝi situas inter Bretonujo (sude) kaj la normanda duoninsulo Cotentin (oriente), la golfeto estas unu el la plej belaj golfoj de la mondo.[4] La tajdodiferenco (pli ol 10 metroj) estas tre grava por la regiono kaj malkovras la plej grandan parton de la golfeto dum malalta tajdo. Tri riveroj ĵetas sin en tiun golfeton (kaj trafluas ĝin dum malalta tajdo): la Couesnon, nun endigita okcidente de la monto, la Sée kaj la Sélune. La malfortega deklivo de la golfeto kaj la granda diferenco inter alta tajdo kaj malalta tajdo kreas dum grandaj tajdoj barilojn en tiuj riveroj, kiu povas supreniri ĝis pluraj kilometroj almonten. Du granitaj insuletoj troviĝas en la golfeto: Tombelaine kaj Mont Saint-Michel.

La legendo pri submarigita arbaro[redakti | redakti fonton]

La ĉirkaŭo de la Monto Sankta Mikaelo

Dum la epoko de la gaŭloj la monto Sankta Mikaelo kaj ankaŭ la najbara roko Tombelaine leviĝis, oni rakontas, "meze de la arbaro de Saint-Pair-sur-Mer, ĉar dum tiu epoko, la bordo situis je Chausey, je pli ol 48 kilometra distanco".[5] Laŭ tiu legendo, la nivelo de la ĉirkaŭa grundo iom post iom subfleksiĝis, submarigante la arbaron ekde la 3-a jarcento, dum la flandra transgreso; laŭ manuskripto de la 15-a jarcento la ekvinoksa maro de la jaro 709 estis escepte forta kaj definitive englutis la arbaron. Sciencaj esploroj de la Centre de Recherche Archéologique d'Aleth[6] kaj la Centre de Documentation des Historiens Locaux de Gévezé[7] nuntempe pruvis ke la ekzisto de la arbaro de Scissy estas nura mito.

La riveroj[redakti | redakti fonton]

En la golfeton de la Monto Sankta Mikaelo ĵetas sin la akvoj de tri riveroj: la Sélune, la Sée kaj ĉefe la Couesnon, kiu iam estante la limo inter Normandujo kaj Bretonujo subite fluis okcidente de la monto laŭ popolaj diroj, tiel pasigante la monton en Normandion. Fakte, ĝis la 18-a jarcento la marenfluo troviĝis je 6 kilometroj de la roko. Tio estas do legendo kiu amuzigas la loĝantoj, kiuj bone scias ke la limo ne estas la Couesnon, sed ke ĝi situas sur la kontinento 4 kilometrojn okcidente, je piedo de la masivo de Saint-Brelade. Malnova popoldiro tamen senmortigis la eventon:

« Le Couesnon dans sa folie
A mis le Mont en Normandie. »

« River' Kuen' freneziĝanta,
faris la monton ja normanda. »

La sedimentoj alportitaj de la riveroj, miksitaj kun rompitaj konkorestoj per la fluso kaj malfluso estas riĉa sterko, kiun la najbaraj agrikulturistoj metis sur siajn kampojn.

La plej fortaj tajdoj de Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Mont-Sankta-Mikaelo ĉirkaŭita de la vadejo

La tajdoj en la golfeto de Monto Sankta Mikaelo estas inter la plej grandaj en Eŭropo. Bedaŭrinde pro tio jam multaj nesingardemaj homoj pereis en la maro. La tajdaj fortoj estas altegaj ĉirkaŭ la monto, Victor Hugo skribis pri tajdoj "je la rapideco de galopanta ĉevalo" - fakte la akvo alvenas kun rapideco de ĉirkaŭ 1 metro en ĉiu sekundo. La diferenco inter la malalta kaj la alta tajdoj povas atingi 14 metrojn. Dum la seshora fluso kaj malfluso la maro kovras kaj malkovras 40.000 hektarojn dufoje ĉiutage.

La mezepokaj pilgrimuloj donis al la abatejo kiu leviĝis alte super la maro la nomon "Monto Sankta Mikaelo en marodanĝero" (latine: "Mons Sancti Michaeli en periculo mari"), ĉar ili ja devis fini ilian pilgrimadon per la travado de la lasta distanco dum la tajda malfluso. Ankoraŭ hodiaŭ la vojo de la marbordo ĝis la monto tra la vadejo estas danĝera pro la rapida fluso kaj moviĝemaj sabloj. Ekzistas organizitaj vadejmigradoj de Genêts en Normandio preter la neloĝata roka insuleto Tombelaine ĝis la Monto Sankta Mikaelo (7 km).

La digo[redakti | redakti fonton]

Komence oni povis aliri la insulon nur dum malalta tajdo. Ĉirkaŭ 1879 oni konstruis digon por ligi la insulon al la kontinento nekonsidere la tajdon. Tamen ankoraŭ hodiaŭ, dum ŝturmotajdoj la insulo foje estas neatingebla.

En la jaro 1901, kontraŭ la volo de la loĝantoj de Pontorson, la digo estis plilarĝigita por ebligi instalon de tramo, kiu veturigis pasaĝeron inter la urbeto kaj la monto ĝis la dua mondmilito.

Ensabliĝo[redakti | redakti fonton]

Pro la digokonstruaĵo, kiu interrompas la naturajn marfluojn, la golfeto ensabliĝas ĉiam pli. Aldone dum jarcentoj marbordaj regionoj estis sekigitaj por estigi novajn kampojn (polderojn), tiel almenaŭ 3.000 hektaroj estas gajnitaj de la maro. En la jaro 1932 oni ekkaptis akvon de la rivero Couesnon por la bezonoj de la loĝantoj de Rennes, sed la uzitan akvon oni daŭre forĵetas en la riveron Vilaine. La akvofluo de la Couesnon tiel daŭre malfortiĝas.

Ankaŭ la kanaligo de la rivero Couesnon plifortigis tiun evoluadon, tiel ke la insula karaktero de la Monto Sankta Mikaelo perdiĝis pli kaj pli.

Savprojekto[redakti | redakti fonton]

Per grandegaj rimedoj Francio volas haltigi la ensabligon de la golfo ĉirkaŭ la fama benediktana abatejo Monto Sankta Mikaelo antaŭ la normanda marbordo. La 16-an de junio 2006 ĉefministro Dominique de Villepin donis la komencosignalon por la konstrulaboroj, kiuj daŭros dum ses jaroj kaj kostos 164 milionojn da eŭroj.

En la centro de la konstrulaboroj ĝis 2008 estos la konstruo de tajdodigo je la marenfluo de la rivero Couesnon. La barilo enlasos dum alta tajdo marakvon en la riveron, kiu poste, dum malalta tajdo estos elirigita kun sufiĉe da premo por forporti (kiel akvofluo en necesejo) la sablon kaj ŝlimon el la golfo. En 2012 oni planas anstataŭigi la nunan digon sur kiu troviĝas la vojo, kiu ligas la monton al la kontinento, per ponto. Sur tiu ponto estos transportataj personoj kaj materialoj pere de trajnoj. En la jaro 2004 oni decidis ankaŭ detrui la parkejojn apud la insulo. Ĉio ĉi por helpi la elfluon de la akvo el la golfo.

Post ĉirkaŭ dek jaroj la akvonivelo de la golfo devos plialtiĝi de ĉirkaŭ 70 cm kaj la monto iĝi denove vera insulo. Dum la laboroj la monto estos daŭre vizitebla.

Historio[redakti | redakti fonton]

Monto Sankta Mikaelo sur mapo de 1758

Antaŭ kristanismo[redakti | redakti fonton]

La monto estis jam druida kultejo por la popoloj kiuj loĝis en la arbaro de Scissy ĉirkaŭ la monto Sankta Mikaelo. Laŭ historiisto de la 18-a jarcento, Gilles Deric (1726-1800), la roko estis dediĉita al la gaŭla dio de la suno sub la nomo Mons vel Tumba Beneni, Monto aŭ Tombo de Belenos.

La vojo kiun konstruis la romianoj preterpasis okcidente la Mons Belenos estis forlasita pro la altiĝo de la maro kaj rekonstruita pli oriente por fine fandiĝi kun la vojo de Avranches.

La artura legendo rakontas, ke sur la monto vivis giganto, kiun Arturo mortigis.

Kristana sanktejo[redakti | redakti fonton]

Libropentraĵo el la Riĉegaj horoj de la Duko de Berry, ĉirkaŭ 1415.

Je la komenco de la kristanismo en la regiono, ĉirkaŭ la 4-a jarcento la Monto Tombe dependas de la episkopo de Avranches.

Unua preĝloko, dediĉita al la unua kristana martiro, Sankta Stefano, estis konstruita je duonalto de la roko, poste sekvis alia honore al la unua martiro de la gaŭloj, Sankta Simforio, konstruita ĉe la piedo de la monto. Tiam ermitoj zorgis pri la preĝlokoj.

Antaŭ la konstruo de la unua religia konstruaĵo en la 8-a jarcento, la insulo nomiĝis Mont Tombe. Laŭ la legendoj[8] en la jaro 708, Aubert, episkopo de Avranches vidis en sonĝo la arkianĝelon Mikaelo, kiu ordonis al li konstrui preĝejon sur la rokinsulo. Sed la episkopo ne obeis la ordonojn ripetitajn, ĝis la anĝelo enbruligis truon en lian kapon per sia fingro. Ĉirkaŭ 710 kaj dum la tuta mezepoko oni nomis la monton "Monto Sankta Mikaelo en marodanĝero" (Mons Sancti Michaeli in periculo mari).

La 16-an de oktobro 708 la monto estis oficiale dediĉita al Sankta Mikaelo kaj 12 kanonikoj transloĝis tien kaj ricevis terojn de la kontinento por subteni ilin.

Dum la 9-a jarcento danke al la relativa paco de la karolida epoko la kulto de Sankta Mikaelo evoluis kaj pilgrimuloj alvenis al la sanktejo. Dum tiu epoko Odo de Cluny konigis la monton sub la nomo Monto Santa Mikaelo.

La atakoj de la normanoj haltigis la prosperon de la monto. Kaj nur post la traktato de Saint-Clair-sur-Epte en 911 inter la franca reĝo Karlo la 3-a kaj la normana ĉefo Rollo, kiu baptiĝis kaj iĝis duko de Normandio, la monto denove evoluis. En la jaro 933 la reĝo Rodolfo cedis al Vilhelmo la 1-a, la filo de Rollo, la duoninsulon Cotentin kaj la regionon de Avranches.

Benediktana abatejo[redakti | redakti fonton]

La Monto Sankta Mikaelo, vidita de nordokcidente je la fino de la 10-a jarcento

La insuleto nun troviĝis strategie proksime al la bretona limo. Pro tio, la duko Rikardo la 1-a forpelas en 966 la kanonikojn de la monto kaj instaligas grupon de benediktanoj sub la gvido de la abato Maynard. Maynard iĝis do la unua abato de la abatejo de la Monto Sankta Mikaelo (kvankam li ne estis elektita, kiel postulas tion la regularo de la benediktanoj, sed altrudita de la duko). La reĝo Lotaro konfirmis la instaligon de la benediktana abatejo. La abatejo rapide riĉiĝas pro mon- kaj ter-donacoj de famaj pilgrimuloj.

Dum la venontaj jarcentoj dukoj kaj reĝoj financis la grandecajn arkitekturaĵojn de la abatejo. Konstruiĝas la manĝejo, laborejo, dormejo, kelo en turego ĉe la karolida preĝejo. Ĉiuj ĉi konstruaĵoj nun malaperis. La preĝloko, kiun konstruis Aubert estas anstataŭigita de nova preĝejo - Notre-Dame (Nia Damo) - en romanika stilo kun arkadoj ornamitaj per brikojgranito.

Rikardo la 2-a donacas al la abatejo la insularon Chausey, teroj, arbaroj kaj komunumoj kaj dungas la italdevenan bendediktanon Vilhelmo de Volpiano por plani kaj konstuigi la preĝejon de la abatejo. Vilhelmo decidis konstrui la preĝejon super la pinton de la monto, do super la ekzistan preĝejon, kiu iĝos Notre-Dame-Sous-Terre (Nia Damo sub Tero). Tiu decido necesis konstruadon de multaj kriptoj kaj kapeloj por provizi sufiĉe vastan fundamenton sub la transepto kaj la ĥorejo de la nova abateja preĝejo. La konstrulaboroj komencis en 1017 sub la abato Hildebert la 2-a[9], sed ne estos finitaj antaŭ 1520.

Pilgrimadoj[redakti | redakti fonton]

La 12-a jarcento vidis la apogeon de la monto. Sub la gvido de la abato Robert de Torigni, kromnumita Roberto de la Monto, muzikemulo kaj kronikisto, la plej famaj prilgrimuloj alvenas al la monto kaj la monaĥoj estas rekrutigitaj el la plej nobelaj familioj. La pilgrimovojoj establiĝis kaj grandaj pilgrimularoj celis la monton. Arkiepiskopoj kaj episkopoj venas al la abatejo, Henriko la 2-a mem renkontiĝis tie kun la franca reĝo Ludoviko la 7-a. La povo, la influo kaj la posedaĵoj de la abatejo daŭre kreskis. Tiel la abatejo disvastiĝis kaj fondis multajn novajn abatejojn, kiel ekzemple la St Michael's Mount en Kornvalo.

Normandio fariĝis parto de la franca reĝlando kaj Filipo la 2-a ebligis la plukonstruon de la abatejo en gota stilo dum la 13-a jarcento (konstruaĵaro La Merveille, la mirindaĵo).

En 1199 post la morto de la angla reĝo Rikardo la 1-a, leonokoro la franca reĝo Filipo la 2-a provis konkeri Normandion. Dum la bataloj bretonaj militistoj, gvidataj de Guy de Thouars bruligis la monton en 1204. La fortikaĵoj, parto de la abatejo kaj multaj domoj de la urbo estis detruitaj. Filipo la 2-a konfiskis la teron de Johano sen Tero kaj aneksis Normandion al la franca reĝlando. Li disponigis al la abato Jourdain grandan monsumon al la monaĥejo por la rekonstruado kaj la konstruado de nova konstruaĵo, la Merveille, la Mirindaĵo, kiu estos finita nur en 1228.

Malliberejo[redakti | redakti fonton]

La falo komenciĝis dum la centjara milito. La Monto Sankta Mikaelo iĝis vera fortikaĵo, defendita de la maro kaj de 119 kavaliroj kontraŭ la angloj. En la jaro 1421 dum atako disfalis la ĥorejo de la preĝejo. La angloj instaliĝis sur la najbara insuleto Tombelaine kaj sieĝis la monton de 1424 ĝis 1434, sed ĝi estis neniam prenita, kvankam la urbo estis tamen preskaŭ tute detruita. Malgraŭ tio la monaĥejo allogis ankoraŭ pilgrimuloj en la mezo de la 15-a jarcento.

Precipe rimarkinda fenomeno estas la multaj infanopilgrimadoj el Germanio en la jaroj 1456 ĝis 1458. Jam nur el la sudgermana urbo Schwäbisch Hall ĉirkaŭ 100 knaboj pilgrimis en la jaro 1458 al la Monto Sankta Mikaelo. En 1469 fariĝis la abatejo sidejo de la ĵus kreita kavalira ordeno "Ordeno de Sankta Mikaelo".

Sekcio de la abatejo de 1875.

En 1520 la ĥorejo estis finita en malfrugotika stilo, sed dum la reformacio kaj la aliaj novaĵoj de la moderna epoko la falo daŭrigis. Jam antaŭ la franca revolucio kelkaj homoj estis malliberigitaj sur la monto, sed post kiam la lastaj benediktanoj foris en 1791 la abatejo iĝis malliberejo, kie estis malliberigitaj ekde 1793 pli ol 300 pastroj oponintaj la reĝimon. La monaĥejo estis fermita (kaj nur en la jaro 1966 revenos monaĥoj). Dum tiu epoko la monto ricevis la nomon Monto libera, kiu evidente mokis la uzocelon. Inter 15,000 kaj 18,000 homoj estis malliberigitaj tie ĉi, kelkfoje ĝis 700 samtempe, inter ili iuj gravaj politikaj kaptitoj kiel François-Vincent Raspail, Armand Barbès kaj Auguste Blanqui. Ekde 1836 movado ĉirkaŭ Victor Hugo kaj Théophile Gautier postulis restarigon de la monto kiel arkitektura trezoro de nacia rango kaj fine en 1863 per imperiestra dekreto estis fermita la malliberejo.

Renaskiĝo kaj turismo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1865 okazis denove unua pilgrimado de la diocezo de Coutances. La registaro baldaŭ rekonstruigis kaj renovigis la diversajn konstruaĵojn. La arkitektoj Edouard Corroyer kaj Paul Gout inter aliaj laboris pri la rekonstruado kaj publikigis verkon pri la monto[10].

En 1874 la Monto Sankta Mikaelo estis deklarita monumento historia.

En la jaro 1965 unua monaĥo, Dom Bruno de Senneville, ekloĝas sur la monto, sed baldaŭ monaĥa komunumo ariĝas ĉirkaŭ li. La monaĥoj memorigas al la milionoj da turistoj, kiuj venas admiri la plej belan abatejon de la mondo, la unuan celon de tiu sanktejo.

Jam ekde la 19-a jarcento, verkistoj kaj pentristoj vizitis la monton pro ties ĉarmo unika kaj kvalitoj pitoreskaj, ekzemple Guy de Maupassant. Je la fino de la jarcento, pluraj hoteloj ekzistas sur la monto. Dum la dua duono de la 20-a jarcento la malgranda komunumo normanda iĝas unu el la plej gravaj celoj turismaj de Francio. Hodiaŭ oni kalkulas ĉirkaŭ tri milionojn da vizitantoj ĉiujare, el ili nur triono supreniras ĝis la abatejo. La averaĝa daŭro de unu vizito estas ĉirkaŭ 2 ĝis 3 horoj kaj dum somero alvenas ĉirkaŭ 20.000 turistoj ĉiutage.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

La Refektorio (manĝejo de la monaĥoj)

Religiaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

1-a nivelo.
2-a nivelo.
3-a nivelo.

Laŭ rango de graveco, estas kompreneble la abatejo mem, kiu imposas sian fieran aspekton kaj sian belegan arkitekturon ĝis pluraj dekoj da kilometroj ĉirkaŭe. Sed ekzistas aliaj religiaj monumentoj sur la roko:

La kapelo Notre-Dame-sous-Terre (nia damo sub tero)[redakti | redakti fonton]

La kripto de la pilieroj[redakti | redakti fonton]

Ĝi servas por egaligi la deklivon de la monto kaj tiel ebligi kreadon de ebena fundamento por la superaj konstruaĵoj.

La abateja preĝejo[redakti | redakti fonton]

La Merveille (Mirindaĵo)[redakti | redakti fonton]

Majstroverko de la homa heredaĵo, la Mirindaĵo estas en la mondo unika aro de ses elementoj sur 3 niveloj:

  1. malsupre (1-a nivelo)
    • La Cellier (kelo, stokejo por nutraĵoj) konstituas la okcidentan bazon de la Mirindaĵo.
    • La Aumônerie (almozulejo), la loko kie loĝis kaj manĝis la pilgrimuloj malriĉaj troviĝas oriente.
  2. meze (2-a nivelo)
    • La Salle des Chevaliers (kavalirhalo), fakte ĝi estis la laborejo, la skribejo kie la monaĥoj kopiis tekstojn. Tiu halo situas super la kelo.
    • La Salle des Hôtes (gastejo) estis la loĝejo por kavaliroj kaj famaj gastoj kaj pilgrimuloj. La gastejo situas super la almozulejo.
  3. supre (3-a nivelo)

La paroĥa preĝejo Sankta Petro[redakti | redakti fonton]

Komence tiu preĝejo estis la preĝejo de la loĝantoj de la monto. Sankta Petro daŭre havas sian titolon de paroĥo kaj ne dependas - spirite - de la abatejo, nek iam, nek nun. Servas tie pastro nomimuta de la episkopo de Coutances. La preĝejo estas daŭre ĉirkaŭita de sia tombejo kaj ankoraŭ havas kelkajn restaĵojn de la 11-a jarcento, sed plejparte ĝi estas el la 15-a ĝis 16-a jarcento. Ĝia navo havas nur unu flankan navon, kio malcentrigas la ĥorejon maldekstren. Kun kloŝtureto ĝi estas riĉa je belaj kultaĵoj:

La kapelo Saint-Aubert[redakti | redakti fonton]

La fonto Saint-Aubert[redakti | redakti fonton]

Fortikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Mapo de la fortikaĵoj
Monto Sankta Mikaelo

La nuna urbo estas unu el la malmultaj francaj urboj, kiuj daŭre posedas ĉiujn siajn mezepokajn fortikaĵojn. Tiu urba ĉirkaŭmuro datumas de la 13-a ĝis la 15-a jarcento. La murego enhavas turojn duoncirklaj kaj unu turo bastiona:

  • la norda turo
  • la bastiona turo Buklo
  • la turo Cholet aŭ Duonluno
  • la malsupra turo
  • la turo Beatrix aŭ de la Libereco
  • la turo de la Arkado
  • la turo de la Reĝo

La rondvojeto kaj parapeto estas de la 15-a jarcento kaj ankaŭ diversaj defendokonstruaĵoj:

  • la pordo de la Reĝo
  • la antaŭaĵo kaj ties pordo
  • la bulvardo kaj ties pordo
  • le gardejo de la burĝoj (16-a jarcento)

La muro de Fanils, kiu daŭrigas la murojn de Monteux, Cantilly kaj Pillette, datumas de la 16-a jarcento kiel ankaŭ la turo Gabriel, kiu portas sur ĝia supro ventmuelejon.

Loĝejoj[redakti | redakti fonton]

La urbo sub la abatejo
  • domo de la artiŝoko
  • domo de la konko
  • domo de la unukorno
  • domo de la kupropoto
  • domo de la porkino kiu fuĝas
  • loĝejo de Saint Aubert
  • loĝejo de Tiphaine Raguenel
  • loĝejo de Saint Symphorien
  • hotelo de la delfeno
  • hotelo de la blanka ŝafo
  • hotelo de la patrino Poulard
  • hôtelo Sankta Petro (rekonstruita laŭ malnova modelo)

Vizito de la monto[redakti | redakti fonton]

Loka gastronomio[redakti | redakti fonton]

Famaj estas la ŝafidoj pré-salé (salitaj herbejoj), kiuj kreskas sur la polderoj kaj kiujn oni manĝas pli bone rostita super lignofajro.

Famas ankaŭ la omeleto (ovaĵo) de la Mère Poulard (patrino Pular'), por kiu estas batitaj ovoj kaj kremo en granda kupra bovlo per ritmaj batoj, kiujn oni aŭdas jam de la strato.

Konsiloj por turistoj[redakti | redakti fonton]

  • Vizitu la monton kiel eble plej frumatene, ĉefe somere, post la 10-a horo matene malfacilas trairi la ĉefan straton.
  • Tuj supreniru kaj vizitu la abatejon, haltu ĉe la vendejoj nur post la vizito kiam vi malsupreniros.
  • Somere foje eblas viziti la abatejon nokte (kun klasika muziko, gregoriaj ĉantoj, kandellumo ktp.), kio donas impreson pri kia estis la etoso dum la mezepoko.
  • Dum malalta tajdo (certiĝu pri maldanĝero!) rondiru piede la monton por vidi ĝin el ĉiuj flankoj.

Galerio de fotoj[redakti | redakti fonton]

Famaj homoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ŝajnas dezerto el kiu fortiriĝis la maro, Gustave Flaubert.
  • Imagu ĉirkaŭe grandan ebenon kiel el blanka cindro, kiu ĉiam solas, sablo dusenca, kies malvera mildeco estas la plej danĝera kaptilo, Jules Michelet en La Mer (la maro).
  • Ĉu vi certas, ke la balustradoj solidas?", Edouard Detaille en Journal de voyage aŭ Mont (vojaĝĵurnalo al la monto).

Internaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Revuo Le Chasse-Marée - ArMen, marto 2000, Aux origines du Mont-Saint-Michel, Marc Déceneux
  • Le Mont Saint-Michel, Jean-Paul Benoît, Editions Jean-Paul Gisserot
  • Côte d'Emeraude, Guide Gallimard, ISBN 2-7424-0003-6

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Monto Sankta Mikaelo estas la unua turistocelo en Normandio, la tria en Francujo - post la Eiffel-turo kaj la kastelo de Versajlo.
  2. Tiuj ĉi ciferoj kontrolenda estas el la franca vikipedio, ili malsamas de tiuj de la germana vikipedio, cititaj en la supra paragrafo.
  3. El L'Avranchin monumental et pittoresque, t. 2, 1846, p. 310.
  4. Vidu la klubon de la plej belaj golfoj de la mondo.
  5. Referenco bezonata.
  6. Centro de arkeologiaj esploroj de Aleth
  7. Dokumentadcentro de la lokaj historiistoj de Gévezé
  8. Ĉiuj rakontoj pri la fondiĝo de la sanktejo de la monto Sankta Mikaelo baziĝas sur la teksto Revelatio, verkita antaŭ 867 de kleriko el la episkopejo de Avranches. La celo de tiu teksto estis verŝajne atesti la apartenon de la monto al la episkopo kontraŭ la kreskanta premo de la bretonoj. La analizo de la teksto montras, ke ĝi estas bazita sur antaŭkristanaj, keltaj karakteroj simbolantaj la sacerdotan (episkopo Aubert) kaj la militistan (laboristo Bain) flankon. Fonto: Ar Men, marto 2000
  9. Vidu la liston de la abatoj de la Monto Sankta Mikaelo.
  10. Edouard Corroyer: Guide descriptif du Mont Saint-Michel, 1833 en la franca kun multaj desegnaĵoj


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.