Nyugat

El Vikipedio, la libera enciklopedio

A Nyugat [njugat] estis la plej grava hungara literatura revuo en la 20-a jarcento.

Kovrilpaĝo de Nyugat

Historio

La unua ekzemplero aperis en 1907, la lasta en 1941. Ĝi aperis monate po 2. La vorto Nyugat signifas: okcidento. Ekde 2000 la ekzempleroj estas legeblaj en interreto. Celo de la revuo estis atingi la nivelon de la okcident-Eŭropa literaturo. La unua generacio estis ekzemple Lajos Hatvany, Endre Ady, Margit Kaffka, Géza Csáth, Gyula Juhász, Dezső Kosztolányi, Mihály Babits, Árpád Tóth, kaj Ernő Osvát.

Eraoj de la revuo:

Dum la mondomilito la revuo aperigis kontraŭmilitajn eseojn. En la 1920-aj jaroj aperis la dua generacio: Lőrinc Szabó, Zoltán Zelk, Áron Tamási, Tivadar Rédey kaj aliaj. Ekde 1931 tasko de la prozo apartenis al Zsigmond Móricz, la poemoj al Mihály Babits. Baldaŭe la tria generacio verkadis: Sándor Weöres, Zoltán Jékely, István Vas, Gyula Illyés.

Fontoj

  • Hungara Vikipedio