Observatorio Gekko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Observatorio Gekko
Observatorio
Oficiala nomo: 月光天文台, Gekkō temmondai
Lando Japanio Japanio
Municipo Kannami
Supermara alteco 312 m s. m.
Koordinatoj 35° 07′ 43″ N 138° 59′ 33″ O / 35.12861 °N, 138.99250 °O / 35.12861; 138.99250 (mapo)
Situo de la observatorio en Japanio
Situo de la observatorio en Japanio
Situo de la observatorio en Japanio
Retpaĝo: http://www.gekkou.or.jp/

La Observatorio Gekko (japane 月光天文台 , Gekkō temmondai) estas astronomia observatorio situanta ĉirkaŭ 6 km nord-oriente de Kannami (gubernio Ŝizuoka, Japanio). Ĝia IAU-kodo estas 888. Ĝi estis fondita en 1957 kaj estas posedaĵo de la "Internacia Fondaĵo por Kultura Harmonio" (japane : 国际文化交友会 Kokusai Bunka Kōyūkai, angle : International Foundation for Cultural Harmony).

Ĝia nomo, Gekkō, signifas "lunlumo" en japana lingvo.

Inter 1987 kaj 2000 la astronomoj Yoshiaki Oshima kaj Tecuo Kagaŭa malkovris 172 asteroidojn elde la Observatorio Gekko ; inter kiuj la asteroido 4261 Gekko[1] nomita en honoro de la observatorio.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]