Observatorio de Monto Lemmon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Observatorio de Monto Lemmon
Observatorio
La teleskopoj ĉe la supro de la Monto Lemmon
Oficiala nomo: Mount Lemmon Observatory
Kromnomo: MLO
Lando Usono Usono
Municipo Summerhaven
Supermara alteco 2 791 m s. m.
Koordinatoj 32° 26′ 31″ N 110° 47′ 20″ U / 32.44194 °N, 110.78889 °U / 32.44194; -110.78889 (mapo)
Estiĝo 1954
Posedanto Observatorio Steward
Situo de la observatorio en Usono
Situo de la observatorio en Usono
Situo de la observatorio en Usono
Vikimedia Komunejo: Mount Lemmon Observatory
Retpaĝo: https://cass.ucsd.edu/archive/mlof.html

La Observatorio de Monto Lemmon (MLO) estas astronomia observatorio ĉe la supro de la Monto Lemmon, kulmino de la Montaro Santa Catalina en Arizono, (Usono) ĉirkaǔ 28 km nord-oriente de Tucson. Ĝi estas konata ankaǔ kiel Infraruĝa Observatorio de Monto Lemmon (Mount Lemmon Infrared Observatory).

Ĝi estas administrata de la Observatorio Steward de la Universitato de Arizono. Ĝia MPC kodo estas G84.[1] Ĝi troviĝas en la nacia arbaro de Coronado kaj havas specialan permeson de la Usona Arbara Agentejo. Estas tie pluraj aliaj sendependaj teleskopoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La situejo estis komence disvolvita en 1954 kiel Mount Lemmon Air Force Station, radara instalaĵo de la tiama Aerospace Defense Command. Transdonita al la Observatorio Steward en 1970, ĝi estis transformita en infraruĝa observatorio. Ĝis 2003, radara turo operacata de Fortikaĵo Huachuca estis uzita por sekvi la raketajn lanĉojn de la Misila Areo de White Sands en Nov-Meksiko kaj de la Aerarmea Bazo de Vandenberg en Kalifornio.

Teleskopoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Observatoire du mont Lemmon en la franca Vikipedio.