Ocinje

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ocinje, hungare Gedőudvar, germane Guitzenhof estas tre malgranda vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika subregiono Pomurska, en municipo de Rogašovci.

Situo

La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ la aŭstra landolimo, laŭ flankovojoj. En flanko de Aŭstrio troviĝas Aigen.

Historio

Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. Depost 2007 Slovenio kaj Aŭstrio apartenas al interna zono de traktato Schengen, sekve la limoj ne estas gardataj, ili estas trapaseblaj senĝene.