Oktigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oktigo estas en muziko la transmetado de tono je okto. Temas je tio pri la plej simpla formo de transponado.

Laŭ fizika vidpunkto oktigo signifas, ke je oktigo alten duobliĝas la frekvenco de tono kaj je oktigo malalten ĝi duoniĝas. (Tio validas por ĉiuj kutimaj agordoj.)

Oktigoj estas indikataj en notacio per etaj, oblikvaj 8 aŭ per simbolo 8va (= ottava, itale por okto). Se ĉi tiu signoj estas notitaj supre de la noto resp. notliniaro, ili indikas transmetadon je okto supren, malsupre analoge okton malsupren. Je pli longaj oktigataj pasaĵoj al ĉi tiu signo sekvas streketita linio, kiu indikas ĉiujn koncernajn notojn. Oktigo supren pli frue ankaŭ estis notata per 8vaalta (ottava alta, ottava sopra), oktigo malsupren per 8vabassa (ottava bassa, ottava sotto). Nun oni foje uzas ankoraŭ 8ab. aŭ la fakte malĝustan, sed en modernaj partituroj intertempe kutiman signon 8vb kiel mallong-notado de oktigo malalten. La 8 rezultas, ĉar ka distanco de okto havas sep tonpaŝojn de diatona (septona) gamo, je kiu la elirtono estas nombrata kiel unua kaj la oktigita tono do estas la oka, latine octavus (ekz. c, d, e, f, g, a, b, c’).

Foje troveblas ankaŭ oblikva 1515ma = quindicesima, kiu indikas transmetadon je du oktoj (malofte nomata ankaŭ duobla oktigo). La 15 rezultas el la dek kvin tonoj, kiuj formas du oktojn (elirtono plus 14 tonpaŝoj).

La ĉesigon de oktigo povas indiki la instrukcio loco (= lat./ital. "surloke"), kiu nuligas en la violonliteraturo ankaŭ aliajn ludmanierojn kiel sul G (= "ludenda sur G-kordo") aŭ "4me corde" (= "ludenda sur 4-a kordo").

Mallongigoj[redakti | redakti fonton]

  • coll’ottava (mallonge coll 8va, c.o.): ludenda kun oktoduobligo
  • all’ottava: ludenda okton pli alta aŭ malalta ol notita

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]