Oktobrofesto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oktobrofesto (germane Oktoberfest) estas la monde plej granda kermeso. Ĝi okazas ĉiujare en Munkeno sur la Tereza Herbejo kaj allogas proksimume ses milionojn da vizitantoj.

Enirejo

La festo proponas ĉiuspecajn kermesajn amuzilojn, sed estas plej konata pro la biero verŝata en grandegaj tendoj en unulitraj kruĉoj. Mezume ĉiu vizitanto konsumas unu tian litron; sed ĉar tiu kalkulo inkluzivas infanojn, multaj trinkas pli.

Historio

La unua oktobrofesto okazis je la 12-a de oktobro 1810 por publike festi la geedziĝon de kronprinco Ludoviko kaj princino Therese von Sachsen-Hildburghausen. Centra evento de la festo estis ĉevalkonkurso sur granda herbejo antaŭ la urbo, je la 17-a de oktobro. Honore al la novedzino tiu herbejo ricevis la nomon Theresienwiese (= Tereza Herbejo).

Karuselo "Olimpika Lopo"

La ĉiujara aranĝo de la festo iĝis tradicio, kvankam ĝis nun oni 24 fojojn devis nuligi la feston pro milito, epidemio aŭ ĝenerala mizero. De 1819 la urbo organizas la feston. Poste oni decidis komenci ĝin jam en septembro (pro pli bona vetero).

De 1880 oni verŝas bieron, unue en budoj aŭ tendoj, kiuj proponis ankaŭ dancejojnkegloludejojn. Fine de la 19-a jarcento oni forigis tiujn amuzilojn por havi pli da spaco por sidi. Nun la bierejoj proponas nur manĝaĵojn, trinkaĵojn (ankaŭ senalkoholajn) kaj muzikon.

De 1950 okazas oficiala malfermo kun 12 pafoj kaj ekmalŝtopo de la unua bierbarelo fare de la ĉefurbestro, en bierejo Schottenhamel. Tiun tradicion enkondukis ĉefurbestro Thomas Wimmer, bavare nomita Wimmer-Dammerl. La ekmalŝtopo estas ceremonio observata de granda publiko kaj ĵurnalistoj. Kiam ekoficis la nuna urbestro Christian Ude, necesis rearanĝi la ceremonion, ĉar li estas maldekstramanulo.

La plej malĝojiga festo okazis en 1980, kiam ĉe la enirejo de la festo okazis bombo-atenco, mortiganta dek tri homojn kaj vundanta ĉ. 200.

Tradicie la bierfarejoj por la festo produktas specialan "festan" bieron, kiu havas pli da esenco kaj pli da alkoholo. Tiu biero estas aĉetebla en vendejoj, sed ne plu verŝata en la festejo, ĉar ĝia efiko surprizis tro da vizitantoj.

Nokta vido de sur la "radego"

Kelkaj nombroj

  • La festo daŭras iom pli ol du semajnojn. Ĝi komenciĝas la sabaton antaŭ la dua lasta dimanĉo en septembro kaj finiĝas la unuan dimanĉon en oktobro. Se tiu dimanĉo estas la 1-a aŭ 2-a de oktobro, la festo daŭras ĝis la 3-a de oktobro, nacia festotago de Germanio.
  • Ĉiujare venas ĉirkaŭ ses milionoj da vizitantoj kaj trinkas inter kvin kaj ses milionojn da litroj da biero. Entute Munkeno konsumas en tiu tempo 30 % de la jara produktaĵo de la munkenaj bierfarejoj, konsumataj en ĉ. 5 % de la jaro.
  • La festejo havas 100.000 sidlokojn kaj 1.440 necesejojn.
  • En la festejo laboras 12.000 homoj, inter ili 1.600 kelneroj.
  • La festejo konsumas ĉ. 2.900.000 kWh da elektra energio, t. e. ĉ. sepono de la elektrokonsumo de la urbo. Krome ĝi konsumas ĉ. 200.000 m³ da metano.

Imitado

En pluraj landoj oni transprenis la tradicion fari aŭtunan bierfeston, kaj parte eĉ la nomon. Ankaŭ en Brazilo ekzistas Oktoberfest en urbo Blumenau, kie oni parolas la germanan.