Olga Schoberová
Olga Schoberová | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Olga Schoberová | ||
Naskiĝo | 15-a de marto 1943 en Prago, Protektorato Bohemio kaj Moravio | |
Lingvoj | ĉeĥa vd | |
Ŝtataneco | Ĉeĥio vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Brad Harris, (1967-1969) John Calley | |
Profesio | ||
Alia nomo | Olga Schöberová Olinka Bérová | |
Okupo | filmaktoro • aktoro vd | |
Aktiva dum | 1963 - | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Olga Schoberová | |
---|---|
Persona informo | |
Dato de naskiĝo | 15-a de marto 1943 |
Loko de naskiĝo | Prago, Protektorato Bohemio kaj Moravio |
Edz(in)o | Brad Harris |
Nacieco | ĉeĥino |
Fotografita por magazino | Playboy |
Rilataj paĝaroj | |
Olga Schoberová, ankaŭ konata kiel Olga Schöberová aŭ Olinka Bérová (naskiĝinta la 15-an de marto 1943 Prago, Protektorato Bohemio kaj Moravio, nun Ĉeĥio) estas ĉeĥa aktorino, ofte similigata al Brigitte Bardot aŭ al Ursula Andress.
Ŝi rolis en 22 ĉeĥaj, usonaj, italaj kaj germanaj filmoj. En la jaroj 1967 - 1969 ŝi estis edziniĝinta al Brad Harris, usona aktoro kaj korp-kulturisto, kun kiu ŝi havas filinon Babrinka. Ŝia dua edzo estis John Calley. En la 60-aj kaj la 70-aj jaroj ŝi estis konsiderata kiel seks-simbolo. Ŝi ankaŭ estis la unua junulino el Ĉeĥoslovakio, kiu aperis en magazino Playboy, nome sur la titola paĝo. Nun ŝi vivas alterne en Usono kaj en Prago.
Filmografio
- Vrak - Ŝipruino(1983)
- Adéla ještě nevečeřela - Adéla ankoraŭ ne vespermanĝis(1977)
- Dovidenia v pekle, priatelia - Ĝis revido en inferno, amikoj(1970)
- Formula 1 - Nell'Inferno del Grand Prix (1970)
- Pane, vy jste vdova! - Sinjoro, vi estas vidvino(1970)
- Togetherness (1970)
- Le Calde notti di Poppea (1969)
- Její pomsta - Ŝia venĝo(1967)
- Flám - Diboĉo(1966)
- Kdo chce zabít Jessii - Kiu volas mortigi Jessio-n(1966)
- Slečny přijdou později - Fraŭlinoj venos pli poste(1966)
- Bláznova kronika - Kroniko de frenezulo(1964)
- Limonádový Joe - Limonada Joe aŭ Ĉevala opero(1964)
- Bylo nás deset - Ni estis dek(1963)